Gasodukto
Aspekto
Gasodukto aŭ gasdukto estas dukto el tubaroj kiuj utilas por transporti bruleblajn gasojn grandkvante. Ili ege gravas en la aktuala ekonomia aktiveco.
La plej longa gasdukto de la mondo estas la Nord Stream konstruita sub la Norda Maro inter Rusio kaj Germanio; inkludas du paralelajn branĉojn, ĉiu kun po 1224 km de longo, 1220 mm (48 colojn) de diametro, 22 MPa (220 barojn) de premo kaj 27 500 milionoj de m³ de natura gaso jare kiel transportokapablo.
Akcidentoj kaj atencoj
[redakti | redakti fonton]La gasduktoj transportas materialon facile bruligeblan kaj vaporigeblan, pro kio povas okazigi problemoj de sekureco pro akcidentoj aŭ atencoj.
- la 3-a de junio 1989: du moviĝantaj trajnoj okazigis sparkojn kiuj eksplodigis naturan gason el gasdukto ĉe Ufa, Rusio. Estis ĉirkaŭ 645 mortintoj.[1][2]
- la 28-a de septembro 1993: dum laboro por lokigo de optika fibro ĉe la Regiona Aŭtoŝoseo de la Centro en Venezuelo, la rompo akcidenta de ĉefa gasdukto okazigis tragedion de Las Tejerías pro eksplodo kaj sekva incendio, kiuj okazigis 53 mortojn kaj vundojn al 70 personoj.[3]
- la 28-a de decembro 1998: eksplodo de gasdukto en Kolombio, ĉe Arroyo de Piedra, kie mortiĝis 15 personoj kaj 25 vundiĝis.
- la 19-a de aŭgusto 2000: la rompo de un gasdukto de natura gaso kiu eksplodis kaj incendiiĝis ĉe Carlsbad (Nov-Meksiko), Nov-Meksiko mortigis 12 membrojn de familio. La tialo estis grava interna korodo de la gasdukto.
- la 30-a de julio 2004: ĉefa gasdukto eksplodis en Ghislenghien, Belgio (30 km sudoriente de Bruselo), mortigante almenaŭ 23 personojn kaj vundigante 122, kelkajn grave. (CNN) Arkivigite je 2007-02-09 per la retarkivo Wayback Machine (Expatica)[rompita ligilo]
- la 7-a de majo 2007: eksplodo en Ukrainio detruis parte gasdukton kiu transportas gason de Rusio al la Eŭropa Unio.[4][5]
Vidu ankaŭ
[redakti | redakti fonton]Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ Destruida una planta de gas en Argelia tras una explosión que ha dejado 27 muertos. Arkivita el la originalo je 2016-11-11. Alirita 2014-04-23 .
- ↑ Accidentes Históricos Catastróficos[rompita ligilo] Universitat Rovira i Virgili (Tarragona).
- ↑ (El País)
- ↑ Explosión gasoducto Ucrania sin afectar flujo Rusia (Terra, 7a de majo de 2007)
- ↑ Una explosión destruye parte de un gasoducto ucraniano que abastece a la UE (El Mundo, 8a de majo de 2007)