Gaspar Torrella
Gaspar Torrella (1452-1520) | ||
---|---|---|
![]() Aŭtoro de la verko "Tractatus cum consiliis contra pudendagram seu morbum gallicum", verko publikigita en 1497.
| ||
Persona informo | ||
Naskiĝo | 1452 en Valencio, Hispanio | |
Morto | 1520 en Romo, Hispanio | |
Alma mater | Universitato de Sieno Universitato de Pizo Universitato de Valencio | |
Profesio | ||
Okupo | kuracisto ![]() | |
Gaspar Torrella (1452-1520) estis hispana kuracisto, humanisto, pastro, matematikisto kaj aŭtoro de la verko "Dialogus de dolore cum tractatu de ulceribus in pudendagra seu morbum gallicum" (1497). Li estis filo de la kuracisto Ferrer Torrella (1420-1491) (kiu studis en la Universitato de Montpellier) kaj pli juna frato de la kuracistoj Ausìas Torrella (kiu laboris en Cagliari) kaj Hieronimo Torrella (1456-1508).
Biografio
[redakti | redakti fonton]Li komencis siajn studojn pri filozofio kaj lingvoj en Valencio, kaj daŭrigis en Sieno, kie li doktoriĝis pri medicino. En 1473, li reiras al Valencio por praktikado de la medicino, kaj kvankam la titolo pri majstreco ne estas agnoskita al li ĝis post 10 jaroj, li decidas apelacii al la papo Siksto la 4-a.
Li estis ordinita pastro en 1487 kaj kiam Rodrigo de Borĝa estis nomumita kun la nomo de papo Aleksandro la 6-a (1492), Torrella akompanis lin kiel parenco kaj kuracisto de la papo Aleksandro la 6-a, kaj poste Torrella estis nomumita episkopo de Sankta Justo (en Sardio), kaj post la morto de la papo en 1503, kiel kuracisto en la ĉambro de Julio la 2-a, kiu donis al li la rajton subpremi tiun episkopecon, kaj tiele li povis partopreni en la 5-a Konsilio laterana (1512-1517).
Dum du jaroj li estis bibliotekisto de la Vatikana Biblioteko, ekde la 1-a de marto 1498. Li estis lernanto de Alessandro Sermoneta (kiu instruis medicinon en Sieno, Padovo kaj Pizo)[1] kaj Pier Leoni da Spoleto (1445-1492). Kiel konfida persono de la papo, Torrella ricevis sennombrajn ekleziajn beneficojn kune kun la kondiĉo kiel doma prelato kaj proto-arkiatro, kies postenon li kundividis kun aliaj hispanoj, inter kiuj estis Alejandro de Spinosa, Andrés Vives y Altafulla (mortis en 1536) kaj Pedro Pintor.
Verkaro
[redakti | redakti fonton]- Tractatus cum consiliis contra pudendagram seu morbum gallicum 1497
- Dialogus de dolore cum tractatus de ulceribus in pudendagra evenire solitis, 1500
- Qui cupit a peste non solum preservari sed ed curari hoc legat Consilium 1504
- Qui cupit a peste non solum preservari preseruari sed & curari hoc legat consilium, 1504
- De Morbo Gallico cum aliis 1505
- Consilium de egritudine pestifera, contagiosa Ovina cognominata nuper ... 1505
- De aegritudine ovilla consilium, Romo, 1505
- Pro regimine seu preservatiõe sanitatis. De Esculentis et Poculentis ... 1506
- Pro regimine seu preseruatione sanitatis. De loculentis & poculentis ... 1506
- Ivdicivm Vniversale De Portentis Praesagiis, Et Ostentis Rervm Admirabilivm ... 1578
- Iudicium universale de portentis praesagiis, et ostentis rerum admirabilium, ac solis et lunae defectibus, atque cometis ... 1578
Literaturo
[redakti | redakti fonton]- Judicium generale de portentis, prodigiis et ostentis, Romo, 1477
- Fifteenth-Century Studies
- Health, Disease and Society in Europe, 1500-1800
- Estudiants valencians al studio fiorentino (1473-1494)
- MCN Biografias
- Gender, Sexuality, and Syphilis in Early Modern Venice: The Disease that ...
- United States Naval Medical Bulletin
- Centres of Medical Excellence?: Medical Travel and Education in Europe, 1500 ...
- Lamira.cat
- Real Academia de la Historia
Vidu ankaŭ
[redakti | redakti fonton]- Pedro Pintor (1423-1503)
- Niccolò Leoniĉeno (1428-1524)
- Giovanni da Vigo (1450-1525)
- Sebastian Brant (1457-1521)
- Girolamo Fracastoro (1476-1553)
- Ulrich von Hutten (1488-1523)
- Giovanni Battista Monte (1498-1551)
- Domenico Cotugno (1736-1822)