Gaspegio - Magdalena Insularo
Gaspegio - Magdalena Insularo | |||
---|---|---|---|
Administra regiono | |||
administra regiono de Kebekio [+] | |||
Lando | Kanado | ||
Regiono | Kebekio | ||
Ĉefurbo | Gaspé | ||
- koordinatoj | 49° N, 65° U (mapo)48.683333333333-65.4Koordinatoj: 49° N, 65° U (mapo) [+] | ||
Akvokolektejo | 20 572,94 km² (2 057 294 ha) [+] | ||
Areo | 20 572,94 km² (2 057 294 ha) [+] | ||
Loĝantaro | 89 342 [+] (2021) | ||
Denseco | 4,34 loĝ./km² [+] [+] | ||
Gaspegio - Magdalena Insularo | |||
Vikimedia Komunejo: Gaspésie–Îles-de-la-Madeleine [+] | |||
Gaspegio–Magdalena Insularo (france Gaspésie–Îles-de-la-Madeleine) estas administra regiono de la provinco Kebekio, Kanado, ĉe la golfo Sankt-Laŭrenco. Ĝi konsistas el du partoj, la duoninsulo Gaspegio, kaj la Magdalen-Insuloj fore en la golfo apud la Insulo de Princo Eduardo.
Gaspegio ampleksas 20 102,69 km² kaj la Magdalen-Insuloj ampleksas 205,4 km², por tuto de 20 308,09 km². La tuta loĝantaro estas 94 336 (2006). La ĉefloko kaj plej granda komunumo estas la urbo Gaspé, ĉe la pinto de la duoninsulo.
Geografio
[redakti | redakti fonton]La peninsulo Gaspegio, inter la estuaro de la Sankt-Laŭrenco kaj la golfo Chaleurs, estas tre malebena, la montaro Ĉik-Ĉok pasante laŭ la peninsulo. La duoninsulo estas kovrita je 80 % de koniferarbaro: tajgo en la montoj kaj mezklimata en la bordo.
La Magdalen-Insuloj, kvankam varispecaj, estas tre dunaj; antaŭe arbaro-kovritaj, ili hodiaŭ revenintas al arbaro-kovro de 25% post rearbarigado. La insuloj grandparte konsistas el salaj kaj sablaj sedimentoj.
Ekonomio
[redakti | redakti fonton]La regiona ekonomio koncentriĝas je ligno, fiŝado, kaj turismo, kaj emas esti fraĝila pro la manko de duaranga industrio, malkresko de rimedoj, kaj la sezoneco de la postenoj. La Magdalen-Insuloj estas aparte aprezataj de kebekianoj kiel turismejo, samkiel la gaspegia parko de l'Île-Bonaventure-et-du-Rocher-Percé. En Gaspegio oni ankaŭ ekspluatas minadon; ankaŭ, en lastaj jaroj, la regiono fariĝis mondskala centro de serĉo pri kaj generado de ventenergio.
Municipa organizo
[redakti | redakti fonton]Gaspegio
[redakti | redakti fonton]Gaspegio dividiĝas en kvin regionajn municipojn, plus du indianaj rezervejoj, por tuto de 52 municipoj.
Regionaj municipoj (municipalités régionales de comté, MRC)
[redakti | redakti fonton]- MRC d'Avignon
- MRC de Bonaventure
- MRC de la Côte-de-Gaspé
- MRC de la Haute-Gaspésie
- MRC du Rocher-Percé
Indianaj rezervejoj
[redakti | redakti fonton]Magdalen-Insuloj
[redakti | redakti fonton]La Magdalen-Insuloj konsistigas unu urban aglomeraĵon egalan al MRC, Les Îles-de-la-Madeleine, kiu enhavas du municipojn, Les Îles-de-la-Madeleine kaj Grosse-Île.
Gravaj komunumoj
[redakti | redakti fonton]- Bonaventure
- Cap-Chat
- Carleton-sur-Mer
- Chandler
- Gaspé
- Grande-Rivière
- Les Îles-de-la-Madeleine
- New Richmond
- Paspébiac
- Percé
- Sainte-Anne-des-Monts
|