Herbotapiŝo
Etoso
(Alidirektita el Gazono)
![](http://upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/thumb/e/e8/Rasen.jpg/330px-Rasen.jpg)
Herbotapiŝo, razeno aŭ gazono estas speco de herbejo kun densa kovraĵo de herbo flegata tiel ke ĝi havu unuecan malgrandan altecon. Herbotapiŝoj troviĝas en lokoj kiel ĝardenoj, parkoj kaj sportejoj.
![](http://upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/thumb/6/6c/UCBG_lawn.jpg/220px-UCBG_lawn.jpg)
Kutime la herbo de herbotapiŝo havas altecon de kvin ĝis dek centimetroj, sed foje ankaŭ malpli (ekzemple tri ĝis kvar milimetroj ĉe la verdejoj de golfejoj).
![](http://upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/thumb/3/39/Croquetplayers.jpg/220px-Croquetplayers.jpg)
![](http://upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/thumb/8/83/Lawns_at_Wisley.jpg/220px-Lawns_at_Wisley.jpg)