Gejme
Aspekto
Gejme | |||
---|---|---|---|
![]() | |||
Kuirarta klaso | Stufaĵo | ||
Kie estas manĝata | ![]() | ||
Ĉefaj ingrediencoj | ŝafaĵod:Q14566073, tomatoj, flavaj fenditaj pizojd:Q2265406, cepo, sekigita limeod:Q460570 | ||
Gejme (perse قیمه: ) estas irana stufaĵo (ĥoreŝ) konsistanta el viando (ŝafidaĵo) tomato, fenditaj pizoj, cepo kaj sekigitaj limeoj. La stufaĵo havas plurajn versiojn en diversaj regionoj de Irano - el kiuj la plej multe konataj kaj kuirataj eble estas tiuj, kiuj estas garnitaj el melongeno aŭ safron-gustigitaj frititaj terpomoj - kaj estas kutime servata kun kuirita rizo.
Etimologio
[redakti | redakti fonton]La persa vorto gejme (ankaŭ transliterita kiel qeimeh) devenas de klasika persa qeema kiu venas de tjurka vorto qıyma 'pecigita viando', kiel la urdua qīmā/keema, turka kıyma kaj greka kimás.[1]
Iraka varianto
[redakti | redakti fonton]Iraka qeema estas farita kun tre malgrande dispecigita viando kaj disbatitaj fenditaj pizoj kaj estas preparita en granda komuna skalo ĉe la ĉiujara islama aŝura religi-tago.
Iranaj variantoj
[redakti | redakti fonton]- Gejme sibzamini (perse قیمه سیب زمینی: ): kun maldike kaj longe tranĉitaj kaj safron-gustigitaj frititaj terpomoj.
- Gejme badenjĝan (perse قیمه بادمجان: ): kun frititaj kompletaj aŭ laŭlonge duonigitaj melongenoj.
- Gejme nesar (perse قیمه نثار: ): kun migdaloj kaj frititaj cepoj; specialaĵo de Gazvino.
- Piĉag Gejme (perse پیچاق قیمه: ): malsama plado kun migdaloj kaj frititaj cepoj; specialaĵo de Ardabilo. Piĉag (Azere literumita pıçaq) signifas tranĉilon en la azerbajĝana lingvo kaj tio aludas al la migdaloj.
- Gejme raŝti (perse قیمه رشتی: ): kun acida granat-aĵo, granata suko, tomato kaj citron-suko; specialaĵo de Raŝto.
- Gejme nokhoud (perse قیمه نخود): kun pizoj anstataŭ fenditaj pizoj; specialaĵo de la Pers-Golfa marbordo de Irano; simila al abguŝto.
- Gejme kadu (perse قیمه کدو): kun frititaj kompletaj aŭ laŭlonge duonigitaj kukurboj.
- Gejme beh (perse قیمه به): kun frititaj kompletaj aŭ laŭlonge duonigitaj cidonioj.
- Gejme bamieh (perse قیمه بامیه: ): kun fritita gomboj. Ĝi ankaŭ havas citronan sukon kaj cinamon.