Gelsenkirchen-Schalke
Gelsenkirchen-Schalke | |||
---|---|---|---|
komunumoparto en Germanio vd | |||
Blazono | |||
Administrado | |||
Poŝtkodo | 45881 | ||
Demografio | |||
Geografio | |||
Geografia situo | 51° 31′ N, 7° 5′ O (mapo)51.52227.0886Koordinatoj: 51° 31′ N, 7° 5′ O (mapo) [+] | ||
Alto | 44 m [+] | ||
Areo | 2,968 km² (29 6.8 ha) [+] | ||
Horzono | UTC+01:00 [+] | ||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Gelsenkirchen-Schalke [+] | |||
Schalke (prononcu ŝalke) estas urboparto de la germana urbo Gelsenkirchen en la federacia lando Nordrejn-Vestfalio. Ĝi havas areon de 7,35 kvadratkilometroj[1] kaj 25.022 loĝantojn[2] (stato 2004).
Administracie Schalke estas dividitaj en du urbopartoj, Schalke kaj Schalke-Nord.
Pro la loka futbal-klubo FC Schalke 04 Schalke en Germanio estas same konata kiel la urbo Gelsenkirchen, al kiu ĝi apartenas.
Historio
[redakti | redakti fonton]La nomo Schalke en la pasinteco havis diversajn formojn: Scedelike, Sceleke, Scadelik, Schadelick, Schalicke, Schalecke, Schalcke. Ĝi probable estis nomo de malgranda setlejo kaj signifas „regiono apud la kranio“ aŭ „setlejo ĉe krani-forma regiono“.
La unua skriba dokumento datiĝas de 1246.
En la 19-a jarcento la vilaĝo rapide fariĝis industria urbo pro malkovro de riĉaj karbo-trezoroj en 1848 kaj koro de la Ruhr-regiono. De 1903 la urbo estas urboparto de Gelsenkirchen.
En 1904 la futbal-klubo FC Schalke 04, konata en tuta Germanio, estis fondita je la iama nomo Westfalia Schalke.
Esperanto en Schalke
[redakti | redakti fonton]Wilhelm Heinrich Trompeter (mortis 63-jara la 7-an de novembro 1901 en Essen) estis termezuristo en Schalke. Estis li kiu finance savis la unuan Esperanto-periodaĵon "La Esperantisto" dum 1892-1894 kaj pro tio eble la tutan Esperanto-Movadon.
Fontoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2007-09-27. Alirita 2008-11-15 .
- ↑ http://stadt.gelsenkirchen.de/Virtuelles_Rathaus/Daten_und_Fakten/Bevoelkerungsstatistik/Bevoelkerungsstatistik_Stadtteile.pdf