Saltu al enhavo

General Computer Corporation

El Vikipedio, la libera enciklopedio
General Computer Corporation
videolud-evoluiga firmao vd
Dum 1981 - 2015
Sidejo New Bedford
Lando Usono
vdr

General Computer Corporation (GCC), poste konata kiel GCC Technologies, estis usona firmao, kiu ĉefe produktis videoludajn programarojn kaj komputilajn flankaparatojn. Ĝi estis fondita en 1981 fare de Doug Macrae, John Tylko,[1] kaj Kevin Curran. La kompanio komencis kiel ellaboranto de videoludoj kaj interalie kreis la arkadludojn Ms. Pac-Man (1982) por Midway Games kaj Food Fight (1983). Ĝi cetere desegnis aparataron por Atari 7800 kaj multajn ludojn por ĉi tiu videoludilo. Ekde 1984, la kompanio dediĉis sin al la disvolvado de flankaparatoj por hejmaj komputiloj, kiel ekzemple printiloj kaj la durdisko HyperDrive por Macintosh 128K. GCC estis malfondita en 2015.

Referencoj

[redakti | redakti fonton]
  1. Leadership – Aurora (22 June 2016). Alirita 22 June 2016.