Saltu al enhavo

General Treviño

El Vikipedio, la libera enciklopedio
General Treviño
municipo de Meksiko
Administrado
Statuso Komunumo
Lando Meksiko
Ŝtato Novleono
Kodo laŭ INEGI 19023
Demografio
Geografio
Geografia situo 26° 13′ N, 99° 29′ U (mapo)26.21666667-99.48333333 [+]
Alto 163 m [+]
General Treviño (Nuevo León)
General Treviño (Nuevo León)
DEC
Situo de General Treviño
General Treviño (Meksiko)
General Treviño (Meksiko)
DEC
Situo de General Treviño

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo General Treviño Municipality [+]
vdr

General Treviño estas unu el la 51 komunumoj de la meksika subŝtato Nuevo León, kiu situas en norda Meksiko, inter la subŝtatoj Coahuila kaj Tamaulipas. La ĉefurbo de la komunumo same nomiĝas General Treviño. Al General Treviño apartenas entute 39 tiel nomataj loĝlokoj (statistike por urboj, vilaĝoj kaj domaroj). La kodnumero de la komunumo laŭ la INEGI, do laŭ la nacia geografia instituto estas 19023.

La komunumo havas sian nomon honore al la generalo Jerónimo Treviño.

Geografio[redakti | redakti fonton]

La komunumo havis en 2005 (lasta popolnombrado de la INEGI) 1476 loĝantojn. El tiuj estis 749 viroj kaj 727 virinoj. La komunumo havas surfacon de 391,8 km². La meza alteco (de la ĉefurbo) estas 150 metroj super la marnivelo.

Klimato[redakti | redakti fonton]

En la komunumo jare falas averaĝe 500 mm/m² de precipitaĵo. La averaĝa jara temperaturo estas 22 °C. La klimato estas ekstrema. La maksimuma temperaturo en julio kaj aŭgusto povas atingi 41 °C. En januaro la plej malalta temperaturo estas ĝis - 3 °C.

Sociogeografio[redakti | redakti fonton]

En la jaro 2000 en la komunumo vivis 1489 personoj, pli aĝaj ol 5 jaroj. El tiuj neniu persono sciis paroli indiĝenan lingvon.

En General Treviño loĝis en la jaro 2000 1192 personoj, kiuj aĝis pli ol 15 jaroj. El tiuj 1134 scipovis legi kaj skribi, sed 63 personoj estis analfabetoj. Laŭ procentoj 5,26 % de la personoj pli aĝaj ol 15 ne scipovis legi kaj skribi. Inter la viroj 6,65 % ne scipovis legi kaj skribi kaj inter la virinoj estis 3,79 %.

El la loĝantoj (pli aĝaj ol 5 jaroj en la jaro 2000), 1290 personoj apartenis al la katolika religio kaj 59 personoj al la protestantisma religio. Neniu apartenis al la judisma religio kaj 140 personoj statistike apartenis al neniu religio.

Fontoj: Statistikoj de la INEGI: Conteo de Población y Vivienda 2005 k. a., (hispane: popol- kaj loĝejnombrado).

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]