Saltu al enhavo

Genovieffa Ravissa

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Genovieffa Ravissa
Persona informo
Naskiĝo 1-an de januaro 1748 (1748-01-01)
en Torino
Morto 20-an de februaro 1807 (1807-02-20) (59-jaraĝa)
en Laŭzano
Lingvoj itala
Okupo
Okupo komponisto
pianisto
muzikologo
klavicenisto Redakti la valoron en Wikidata
vdr

Genovieffa (VIGNOLA) RAVISSA (1745 en Torino - 1807) ankaŭ konata kiel Madame Ravissa, estis itala kantistino, klavicenisto, pedagogo kaj komponistino.

La muzika medio en kiu Madame Ravissa kreskis estis riĉa kaj tre stimula. La Reĝa Kapelo kaj tiu de la Ĉefepiskopo difinis tiutempe la riĉan muzikan vivon de Torino, kiu havis proksimajn ligojn kun la operejoj de Napolo, Venecio kaj Milano. Tio evidentiĝis interalie en la ofta partopreno en tiuj scenejoj de la samaj kantistinoj, muzikistinoj aŭ koregrafoj.

La patro de Genovieffa respondecis pri la liturgio kaj la religiaj festoj, do sendube la kortega kaj arta kunteksto de ŝia patro estis kio subtenis la edukadon de la filino. Ŝi verŝajne ricevis la kutiman muzikan instruadon por knabinoj kaj virinoj en la 18-a jarcento, lernante klavicenon kaj kantadon.

Genovieffa geedziĝis (1764) kun la oraĵisto Christofaro Ravissa kun kiu ŝi havis almenaŭ kvar infanojn.

Kiel ununura referenco pri la muzika agado de Genovieffa dum la unuaj jaroj en Torino estas anonco pri “Mrs Vignola” kiu reprezentis “Mrs Giakomazzi” dum la sezono 66-67 ĉe la Reĝa Teatro.

Tamen kiam la familio translokiĝis al Parizo post la aŭkcio de ilia biendomo, Genovieffa ekpartoprenis en la pariza muzika vivo prezentante ĉe la elstara Concert Spirituel du ariojn de Antonio Sacchini kaj Pasquale Anfossi (1778); tio sugestas ke ŝi tiam jam estis sukcesa kaj konata kantistino.

Estante en Parizo, unu el la ĉefaj centroj de muzikeldonado, ŝi publikigis kolekton de ses sonatoj: “Ses Sonatoj por Klaviceno aŭ Piano Forte de Mme Ravissa el Torino, Majstro pri Klaviceno kaj Itala Kanto, Verko I”.

En la Muzika Almanako de la sama jaro tiu ĉi verko estis priskribita tiel: "Ĉi tiuj Sonatoj estas brilaj, kaj vi povas vidi en ili tiujn aŭdacajn transirojn, kiujn la italoj amas, kaj kiujn niaj timemaj komponistoj ne kuraĝas riski". Kaj la aŭtoro aldonas: La karaktero kaj honesteco de sinjorino Ravissa, ŝia talento kaj la sukceso de la lecionoj, kiujn ŝi instruas de pluraj monatoj en ĉi tiu ĉefurbo, igas ĉiujn, kiuj ŝin konas, deziri ke ŝi eblus ripari tion ĉi tie.

Konserviĝas ununura kopio de “Ses sonatoj”, ĝi estis parto el la longe forgesita privata kolekto de la imperiestro Francisko la 1-a de Aŭstrio. Ĉi tiun presitan dokumenton trovis la muzikologo Ernst Fritz Schmid en 1933 en la arkivoj de la Muzika Ensemblo de Styria, kaj ekde 1936 troviĝas en la Aŭstria Nacia Biblioteko en Vieno.

En 2003 en la Franca Nacia Biblioteko, Claudia Schweitzer trovis manskribitan francan kopion de tri sonatoj titolitaj “Tri sonatoj por fortepiano kun violona akompano laŭvole” sub la etikedo de la komponistino “Madame Vignola”. La “tri sonatoj” havas multon komunan kun la “ses sonatoj” kvankam ili, verŝajne estis skribitaj poste: laŭ analizo de la papero kaj la inko oni konkludas ke ĝi devenas de periodo inter 1790 kaj 1810. Schweitzer precizigas ke ili estis komponitaj dum la revolucia periodo.

Madame Ravissa regule iris kaj venis de Torino al Parizo instruante kaj prezentante klavicenkoncertojn, sed Christofaro kaj Genovieffa eksedziĝis. Ŝi translokiĝis sen la edzo al Neŭŝatelo, kie ŝi trovis muzike dediĉitan kaj interesitan loĝantaron. Tie ŝi instruis muzikon, kaj fariĝis klavicenisto en la urba orkestro dum preskaŭ du jaroj.

La politika situacio eble decidigis Genovieffan forlasi Neŭŝatelon. De Neŭŝatelo ŝi kunportis brilan adiaŭan kaj rekomendleteron de la kvar Ministroj regantoj de la urbo: “…ni deklaras kaj atestas ke dum la tuta tempo, kiam la menciita Damo Ravissa loĝis ĉi tie ŝi ekzercis siajn talentojn pri muziko kun granda lerteco kaj plezuro”.

Fonto de tiu teksto estas artikolo numero 132 en la artikolserio Virinoj en muziko en la Esperanta Retradio, verkita de Sonia Risso el Urugvajo.

La première page de la Sonate II pour clavecin en sol majeur (Allegro) de Genovieffa Ravissa (pub. Paris 1778).

Verkaĵoj

[redakti | redakti fonton]
  • Ses Sonatoj pour le Clavecin op. 1, Sonaten I-III de Madame Ravissa De Turin. Redaktita de Claudia Schweitzer. Por harpsichord aŭ perioda instrumento kaj modernaj pianoj. Piano (Harpsichord), 2-manoj. Eldonita de Furore Verlag. ISBN M-50012-934-9.
  • Ses Sonatoj pour le Clavecin op. 1, Sonaten IV-VI de Madame Ravissa De Turin. Redaktita de Claudia Schweitzer. Por harpsichord aŭ perioda instrumento kaj modernaj pianoj. Piano (Harpsichord), 2-manoj. Eldonita de Furore Verlag. ISBN M-50012-960-8.

Referencoj

[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]