Geomar Martínez Pérez
Geomar Martínez Pérez | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 15-an de majo 1990 (34-jaraĝa) en Havano |
Lingvoj | hispana • Esperanto • germana • itala • angla |
Okupo | |
Okupo | komputosciencisto instruisto esperantisto |
Geomar MARTÍNEZ PÉREZ (naskiĝis la 15-an de majo 1990 ) estas kuba esperantisto, amatora muzikisto kaj komputikisto. Geomar memlernis Esperanton en 2011 kaj en 2012 kreis retpaĝon por lerni esperanton aŭtodidakte. Li ludas gitaron kaj komponas en Esperanto. Li instruis Esperanton en la nacia sidejo de KEA kaj estis prezidanto de KEJO (Kuba Esperantista Junulara Organizo) kaj LKK de JuSKA. Geomar diplomiĝis en la Universitato pri Edukado, fako Komputiko. Dum 2008 li staĝis pri metodologio kaj didaktiko por instrui, poste li ekinstruis Fizikon kaj Informadikon en plurteknika lernejo. En oktobro 2012 li fariĝis individua membro de UEA kaj TEJO. Geomar estas poligloto kaj lingvolernemulo. Li edziĝis al germana esperantistino Ĵenja kaj nuntempe loĝas en Germanio kie li regule aktivas en eŭropaj e-aranĝoj kaj agadoj.[1]
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ (2014-05-12) “Mia kontribuo al Kuba Esperanto-Asocio”, Esperanto.cu (eo) (3), p. 3.