Saltu al enhavo

Georg Aenotheus Koch

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Georg Aenotheus Koch
Persona informo
Naskiĝo 15-an de novembro 1802 (1802-11-15)
en Drebach
Morto 9-an de julio 1879 (1879-07-09) (76-jaraĝa)
en Leipzig
Lingvoj germana
Ŝtataneco Germana Imperiestra Regno Redakti la valoron en Wikidata
Alma mater Universitato de Lepsiko Redakti la valoron en Wikidata
Okupo
Okupo instruisto
klasikisto
klasika filologo
pedagogo
arkivisto Redakti la valoron en Wikidata
vdr

Georg Aenotheus KOCH (naskiĝinta la 15-an de novembro 1802 en Drebach, mortinta la 9-an de julio 1879 en Lepsiko) estis germana klasika filologo, leksikografo kaj pedagogo.

Estante filo de la protestantisma paroĥestro Johann Georg Koch, li komence ĝuis hejman instruadon. Post li frekventis la gimnazion en Chemnitz kaj studis de 1823 teologion kaj klasikaj filologion ĉe Gottfried Hermann kaj Christian Daniel Beck ĉe la universitato de Lepsiko. En 1825 li doktoriĝis.[1] Verkis li kiel verkisto kaj de 1831 kiel instruisto; sekvis promocio je gimnazia profesoreco.[2]) ĉe la lepsika Thomas-lernejo. Inter 1862 kaj 1867 estis li vica rektoro.

Krom al eldonoj de klasikuloj li dediĉis sin tree al leksikografio pri unuopaj antikvaj aŭtoroj (Horacio, Neposo, Velleius Paterculus, Vergilio) kaj al la sekvaj grandaj entreprenoj: Gradus ad Parnassum, Deutsch-lateinisches vergleichendes Wörterbuch der alten, mittleren und neuen Geographie (Lepsiko 1835) kaj Lateinisch-deutsches Handwörterbuch (eldonejo Reclam, Leipzig 1854–65).[3]

Estis lia dezirego liveri lernolibrojn al la juna Greka Reĝolando. Por tio li ricevis fare de reĝo Otto la Oran Kavalirkrucon.[4]

Literaturo

[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]
  1. Franz Kössler: Personenlexikon von Lehrern des 19. Jahrhunderts (sen paĝa indiko)
  2. Richard Sachse, Karl Ramshorn, Reinhart Herz: Die Lehrer der Thomasschule zu Leipzig 1832–1912. Die Abiturienten der Thomasschule zu Leipzig 1845–1912. B. G. Teŭbner Verlag, Leipzig 1912, p. 8
  3. "Koch, Georg Aenotheus"
  4. Neue Jahrbücher für Philologie und Pädagogik, (1845) 43–44, p. 457