Georg Anthes
Georg Anthes | |
---|---|
![]() | |
Persona informo | |
Naskiĝo | 12-an de marto 1863 en Homburg |
Morto | 23-an de februaro 1922 (58-jaraĝa) en Budapeŝto |
Tombo | Malnova tombejo de Budapeŝto, 17/2-1-11 ![]() |
Lingvoj | germana |
Ŝtataneco | Germanio ![]() |
Okupo | |
Okupo | violonisto teatra aktoro operkantisto reĝisoro kantisto ![]() |
Georg Anthes, laŭ hungarlingve kutima nomordo Anthes György [anteŝ djordj] estis germana (lastfoje hungara) operkantisto (tenoro), reĝisoro, altlerneja instruisto.
Georg Anthes[1] naskiĝis la 12-an de marto 1863 en Bad Homburg (Germanio), li mortis la 23-an de februaro 1922 en Budapeŝto.
Biografio
[redakti | redakti fonton]Georg Anthes komence studis juron kaj violonadon, poste operkantadon. Lia kantinstruisto estis en:Julius Stockhausen. Li debutis kiel operkantisto en 1888 en Freiburg. Inter 1889-1901 li kantadis en Dresdeno, poste en Bayreuth, Metropola Operejo, fine inter 1903–1913 en Budapeŝta Ŝtata Operejo. Li havis pli ol cent rolojn kaj li kantis ankaŭ hungare. Depost 1913 li instruis en la Hungara Reĝa Muzikakademio. Inter 1920-1922 li estis ankaŭ ĉefreĝisoro de la Budapeŝta Operejo. Li ricevis konkursan premion en 1891 en Bayreuth.
Liaj roloj (elekto)
[redakti | redakti fonton]- Richard Wagner:
- Tannhäuser - titolrolo
- Lohengrin - titolrolo
- Siegfried - titolrolo
- Tristano kaj Izoldo - vira titolrolo
- Parsifalo - titolrolo
- Die Walküre – Siegmund
- Giacomo Puccini: Tosca - Cavaradossi
Liaj disĉiploj (elekto)
[redakti | redakti fonton]- Piroska Anday
- Gizella Flattné Győrffy
- Géza László
- Mária Németh (operkantisto)
- Imre Palló
- Olga Révhegyi
- Zoltán Závodszky
Fontoj
[redakti | redakti fonton]- germanlingva biografio kun foto
- germanlingva biografio kun foto
- hungarlingva biografio kun foto
- hungarlingva biografio kun foto
- [1]
- [2]