Saltu al enhavo

Georg Joachim Göschen

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Georg Joachim Göschen
Persona informo
Aliaj nomoj Johann
Naskiĝo 22-an de aprilo 1752 (1752-04-22)
en Bremeno
Morto 5-an de aprilo 1828 (1828-04-05) (75-jaraĝa)
en Grimma
Lingvoj germanalatina
Ŝtataneco Bremeno Redakti la valoron en Wikidata
Familio
Edz(in)o Henriette Heun (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata
Infano Georg Joachim Göschen (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata
Okupo
Okupo eldonisto
presisto
librovendisto Redakti la valoron en Wikidata
vdr

Georg Joachim GÖSCHEN (naskiĝinta la 22-a de aprilo 1752 en Bremen, mortinta la 5-a de aprilo 1828 en Grimma) estis germana eldonisto. Inter liaj klientoj nombriĝas i.a. Friedrich Schiller, Johann Wolfgang von Goethe, Christoph Martin Wieland kaj Friedrich Gottlieb Klopstock.

Georg Joachim Göschen

Biografio

[redakti | redakti fonton]
Ekzemplo el la kolekto Sammlung Göschen, vol. 85

Göschen estis la filo de komercisto, kiu transloĝiĝis post la morto de la edzino pro financaj kaŭzoj al Vlotho por malaperi poste. Revenigis la infanojn al Bremen konatuloj, kie li ekloĝis ĉe la pastoro Erhard Heeren en Arbergen. Li zorgis pri la orfo Georg Joachim. Li trejnitis kiel librovendisto ĉe la librovendejo Cramer'sche Buchhandlung de en la bremena strato Oberstraße.

En 1770, transloĝiĝinte al Leipzig, li deĵoris en la librovendejo Siegfried Leberecht Crusius. De 1783 ĝis 1788 li estris la vendejon libran Gelehrtenbuchhandlung en Dessau. Li fondis en 1785 en Leipzig la entreprenon G. J. Göschen'sche Verlagsbuchhandlung, kiu estiĝis unu el la plej gravaj eldonejoj de la klasikuloj de Vajmaro. De 1786-90 li publikigis la unuan eldonon kompletan de la goetaj verkoj en 8 volumoj, kio iĝis malprofitiga. Ekde 1785 li prizorgis la ŝileran verkaron. Tiujn du geniulojn li tamen poste perdis: ilies eldonadon kontinuigis Johann Friedrich Cotta. La plej granda tasko estis la eldono de la verkaro de Christoph Martin Wieland, kiu aperis en 1802 kaj konsistas el 42 volumoj.

Inter la desegnistoj laborantaj por Göschen menciindas Johann Heinrich Ramberg.

Profiton Göschen ne havis per la eldono de la verkoj el la germana klasika periodo; monon li gajnis pli per romanoj, almanakoj kaj faklibroj. Göschen intencis fari librojn ankaŭ de ekstere belajn. Ekde 1793 li gvidis propran presejon en Leipzig, kiun li translokis en 1797 al Grimma, kie laboris lia amiko Johann Gottfried Seume kiel korektisto. Ties membiografio Mein Leben aperis en 1813. Göschen mem verkis hodiaŭ forgesitan komedion kaj siajn rememorojn.

En 1795 Göschen aĉetis bienon en Höhnstädt. Tie troviĝas ene de la Göschen-domo muzeo kun Seume-memorigloko. La sukcesan entreprenon plue estris liaj filoj; ĝi tamen en 1838/39 venditis al Cotta’sche Verlagsbuchhandlung.

Göschen estis la avo de la britaj politikistoj George Joachim Goschen kaj de Edward Goschen.

  • Pluraj stratoj i.a. en Berlin-Wittenau, Bremen-Arbergen, Grimma kaj Leipzig portas la nomon de Göschen.
  • En Grimma nomitis laŭ li apoteko, hotelo kaj gastejo.
  • Noch ein Blümchen in Augustens Garten; Den 16. März 1806. [Gelegenheitsgedicht]. G. J. Göschen, Grimma, Leipzig 1806.
  • An die 6 Pappeln um mein Haus; Am Verbindungstage meines ältesten Sohnes Carl Friedrich mit der Jungfrau Juliane Therese Beyer. Von Georg Joachim Goeschen. Den 1. Sept. 1817. [geedza poemo].

Literaturo

[redakti | redakti fonton]
  • Dietmar Debes: Georg Joachim Göschen. Die typographische Leistung des Verlegers. Hochschule für Grafik und Buchkunst, Institut für Buchgestaltung, Leipzig 1965.
  • Angelika und Bernd Erhard Fischer: Göschenhaus in Grimma. be.bra Verlag, Berlin 1999. ISBN 3-930863-51-0
  • Stephan Füssel: Georg Joachim Göschen (1752–1828) – ein Verleger der Spätaufklärung und der Klassik, Habilitationsschrift von 1991, Berlin 1999 (Sonderausgabe 2002) Rezension von Horst Meyer
  • Andrea Struck: Verlagspolitik in Leipzig. Exemplarisch dargestellt am Verlag Georg Joachim Göschen in der zweiten Hälfte des 18. Jahrhunderts, Tectum Verlag 2005. ISBN 3-8288-8800-3
  • Eberhard Zänker: Georg Joachim Göschen: Buchhändler, Drucker, Verleger, Schriftsteller – ein Leben in Leipzig und Grimma-Hohnstädt, Sax-Verlag, 1996. ISBN 3-930076-27-6
  • Dirk Sangmeister: Leute die viel wissen wollen auch manchmal zu viel beßer wissen. Als Korrektor im Dienst von Georg Joachim Göschen. In: Ders.: Seume und einige seiner Zeitgenossen. Erfurt u. Waltershausen: Ulenspiegel, 2010. S. 82-112.

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]