Georg Thieler
Georg THIELER (naskiĝinta la 31-an de decembro 1854 en Osnabrück, mortinta la 10-an de februaro 1945 en Bad Sooden) estis germana juristo kaj urbestro de Jena inter (1885–1889).
Vivo kaj agado
[redakti | redakti fonton]Estante filo de konstruinspektisto li trapasis la abiturientan ekzamenon ĉe gimnazio de Osnabrück. Poste li studis jursciencojn ĉe la universitato de Göttingen.[1] Tie li aniĝis en al 1874-a jaro al la studenta korporacio Burschenschaft Holzminda.[2] Somere de 1878 li doktoriĝis.
En 1885 li postantis Georg von Eucken-Addenhausen kiel urbestro de Jena.[3] Samfunkcie li restis ĝis la 31.8.1889.[4] Poste translokiĝis li al Kobierzyce (je Distrikto Vroclavo). Ĉirkaŭ 1902 li iĝis direktoro de la bierfarejo Herkules-Brauerei je Kaselo, en 1909 afergvidanto de la argil-fabriko Hergenrather Tonwerk je Hergenrath, poste uzinestro en Akeno kaj inter 1923 kaj 1926 membro de Regna komitato pri kompensoj je Duseldorfo. Membris li ankaŭ ĉe Societo pri Turingia Historio.
Publikigitaĵoj
[redakti | redakti fonton]- Bericht über öffentliche Armenpflege und Wohltätigkeit in der Großherzoglichen Residenz- und Universitäts-Stadt Jena für das Jahr 1885 und 1886, Jena 1887
- Bericht über die Verwaltung und die Betriebs-Ergebnisse der Brauerei der Stadt Jena i.J. 1887/88, Jena 1888
Literaturp
[redakti | redakti fonton]- Helge Dvorak: Biographisches Lexikon der Deutschen Burschenschaft, volumo 1, parto 8: Supplement L–Z. Winter, Heidelberg 2014, ISBN 978-3-8253-6051-1, p. 412–413
- Mitgliederverzeichnisse der Verbindung und der Burschenschaft Holzminda, Göttingen, 1888 ss.
Notoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ Wilhelm Ebel: Die Matrikel der Georg-August-Universität zu Göttingen 1837–1900. Hildesheim 1974 (n-ro 54850, enmatrikuliĝo en ala 29.4.1874)
- ↑ Willy Nolte (eld.): Burschenschafter-Stammrolle. Verzeichnis der Mitglieder der Deutschen Burschenschaft nach dem Stande vom Sommer-Semester 1934, Berlino 1934, p. 499
- ↑ Herbert Koch: Geschichte der Stadt Jena. Stuttgart 1966, p. 250
- ↑ https://wiki.genealogy.net/Jena/Entwicklung_1889-1912-4