Georg Wilhelm Pabst
Georg Wilhelm Pabst | |||||
---|---|---|---|---|---|
Persona informo | |||||
Georg Wilhelm Pabst | |||||
Naskonomo | Georg Wilhelm Pabst | ||||
Naskiĝo | 27-an de aŭgusto 1885 en Roudnice nad Labem | ||||
Morto | 29-an de majo 1967 (81-jaraĝa) en Vieno | ||||
Tombo | Centra Tombejo de Vieno vd | ||||
Lingvoj | angla • germana vd | ||||
Ŝtataneco | Aŭstrio Cislajtio vd | ||||
Familio | |||||
Gefratoj | Viola Broda (en) vd | ||||
Edz(in)o | Gertrude Pabst (en) vd | ||||
Infanoj | Peter Pabst (en) , Michael Pabst (en) vd | ||||
Profesio | |||||
Okupo | filmreĝisoro aktoro teatra aktoro scenaristo filmmuntisto teatra reĝisoro vd | ||||
Aktiva dum | 1906– vd | ||||
| |||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Georg Wilhelm PABST (Raudnitz, Bohemio, nun Ĉeĥio, 25a de aŭgusto 1885 - Vieno, 26a de majo 1967), estis aŭstria kin-reĝisoro, kiu laboris en Germanio kaj poste eksterlande (Francio, Usono). Temas pri unu de la plej gravaj figuroj de la plej frua germana kino; estis milda ekspresionismo en lia verkaro spite al markita realismo, kiu estas efekto de lia teatra sperto, de liaj ideoj kaj de la nomita "nova objektiveco".
Biografio
[redakti | redakti fonton]Li ekkarieris kiel aktoro ankoraŭ tre juna. Estante 25-jaraĝa, li elmigris al Usono, kaj aliĝis en Trupo de Germana Populara Teatro de Novjorko en 1910. Li estis sendita al Germanio en 1914 por dungi aktorojn, sed survoje ne Parizo eksplodis la Unua Mondmilito, kaj estis malliberigita en koncentrejo dum kvar jaroj. En 1917, li organizis teatrajn ludojn kun kolegoj en la koncentrejo. Post la milito, Pabst dediĉis sin al ĵurnalismo, kaj direktoris la "Neuer Wiener Theater", de Vieno, specializiĝante sin en ĉmabroteatro (aŭ "Kammerspiel").
Li ekfilmis en 1920, kaj eksucesis en 1925 kiam li reĝisoris Greta Garbo en la filmo per kiu ŝi famiĝis, nome Die Freudlose Gasse (Sub plezurmasko). Li sekvis la sekvan jaron per Geheimnisse einer Seele (Misteroj de animo, 1926), kun psikologia temo pri sekseco, apogita en la teorioj de Sigmund Freud. Same sukcesis per La amo de Jeanne Ney, de 1927, per kiu li adaptis romanon de Ilja Ehrenburg. Li specialiĝis en filmoj pri virinoj.
En la epoko de la sonkino, La trigroŝa opero (Die Dreigroschenoper) estas filmo de 1931, inspirita en la samnoma teatraĵo de Bertolt Brecht. Pabst faris gravan ĵoran version de Don Kiĥoto (1933), kun tri versioj (germana, angla kaj franca, el kiuj nur la franca estas bone konservita) kun la aktoro Teodoro Ŝaljapin.
Filmoj
[redakti | redakti fonton]Mutaj filmoj
[redakti | redakti fonton]- 1922: Luise Millerin (nur kunscenaristo)
- 1923: Der Schatz
- 1924: Gräfin Donelli
- 1925: Die freudlose Gasse
- 1926: Geheimnisse einer Seele
- 1926: Man spielt nicht mit der Liebe
- 1927: Die Liebe der Jeanne Ney
- 1928: Abwege
- 1929: Die Büchse der Pandora
- 1929: Tagebuch einer Verlorenen
- 1929: Die weiße Hölle vom Piz Palü (reĝisorado kun Arnold Fanck)
Sonfilmoj
[redakti | redakti fonton]- 1930: Westfront 1918
- 1930: Skandal um Eva
- 1931: Die Dreigroschenoper
- 1931: Kameradschaft
- 1932: Die Herrin von Atlantis
- 1933: Don Quichotte
- 1933: Du haut en bas
- 1933: Cette nuit-là (nur verkisto)
- 1934: A Modern Hero
- 1936: Mademoiselle Docteur
- 1938: Le drame de Shanghaï
- 1939: Jeunes filles en détresse
- 1941: Komödianten
- 1943: Paracelsus
- 1945: Der Fall Molander
- 1948: Der Prozeß
- 1949: Geheimnisvolle Tiefe
- 1949: Duell mit dem Tod (nur produktoro kaj kunscenaristo)
- 1949: Eins, zwei, drei – aus (nur produktoro)
- 1950: Ruf aus dem Äther (nur produktoro kaj verkisto)
- 1952: Männer ohne Tränen (La voce del silenzio)
- 1954: Cose da pazzi
- 1954: Das Bekenntnis der Ina Kahr
- 1955: Der letzte Akt
- 1955: Es geschah am 20. Juli
- 1956: Rosen für Bettina
- 1956: Durch die Wälder, durch die Auen
Vidu ankaŭ
[redakti | redakti fonton]Literaturo
[redakti | redakti fonton]- Wolfgang Jacobsen (Els.): G. W. Pabst. Argon, Berlin 1997, ISBN 3-87024-365-1
- Andre Kagelmann u. Reinhold Keiner: „Lässig beginnt der Tod, Mensch und Tier zu ernten.“ Überlegungen zu Ernst Johannsens Roman Vier von der Infanterie und G. W. Pabsts Film WESTFRONT 1918. In: Ernst Johannsen: Vier von der Infanterie. Ihre letzten Tage an der Westfront 1918. Hrsg. v. dens. Kassel: Media Net-Edition 2014. S. 80–113. ISBN 978-3-939988-23-6
- Hermann Kappelhoff: Der möblierte Mensch. Georg Wilhelm Pabst und die Utopie der Sachlichkeit. Ein poetologischer Versuch zum Weimarer Autorenkino. Vorwerk 8, Berlin 1995, ISBN 3-930916-02-9
- Daniel Kehlmann: Lichtspiel. Rowohlt, Hamburg 2023. ISBN 978-3-498-00387-6
- Gerald Koll: Pandoras Schätze. Erotikkonzeptionen in den Stummfilmen von G. W. Pabst. Diskurs Film Verlag, München 1998, ISBN 3-926372-64-8.
- Thomas Koebner: Georg Wilhelm Pabst 1885–1967. In: Thomas Koebner (Eld.): Filmregisseure. Biographien, Werkbeschreibungen, Filmographien. 3., aktualisierte und erweiterte Auflage. Reclam, Stuttgart 2008, ISBN 978-3-15-010662-4, S. 560–568.
- Hans-Joachim Schlegel: Filmen zu Zeiten der Okkupation. Miloš Havel, Otakar Vávra und G. W. Pabst im Prag der Protektoratszeit. En: Johannes Roschlau (Red.): Zwischen Barrandov und Babelsberg. Deutsch-tschechische Filmbeziehungen im 20. Jahrhundert. München 2008, ISBN 978-3-88377-949-2, S. 102–110
- Gottfried Schlemmer, Bernhard Riff, Georg Haberl (Eld.): G. W. Pabst. MAkS Publikationen, Münster 1990, ISBN 3-88811-600-7
- „Meine Ehre heißt Treue.“ Arbeitsblätter zur Filmauswertung (zu: „Duell mit dem Tode.“ (tiel).) Ohne Verf. Staatsbürgerliche Bildungsstelle des Landes NRW.
- Kay Weniger: Das große Personenlexikon des Films. Die Schauspieler, Regisseure, Kameraleute, Produzenten, Komponisten, Drehbuchautoren, Filmarchitekten, Ausstatter, Kostümbildner, Cutter, Tontechniker, Maskenbildner und Special Effects Designer des 20. Jahrhunderts. Band 6: N – R. Mary Nolan – Meg Ryan. Schwarzkopf & Schwarzkopf, Berlin 2001, ISBN 3-89602-340-3, S. 104 ff.
- Kay Weniger: ‘Es wird im Leben dir mehr genommen als gegeben …’. Lexikon der aus Deutschland und Österreich emigrierten Filmschaffenden 1933 bis 1945. Eine Gesamtübersicht. ACABUS-Verlag, Hamburg 2011, ISBN 978-3-86282-049-8, S. 640–643
- En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Georg Wilhelm Pabst en la hispana Vikipedio.