Saltu al enhavo

George Saunders

El Vikipedio, la libera enciklopedio
George Saunders
Persona informo
George Saunders
Naskiĝo 2-an de decembro 1958 (1958-12-02) (65-jaraĝa)
en Amarillo
Religio budhismo vd
Lingvoj angla vd
Ŝtataneco Usono Redakti la valoron en Wikidata vd
Alma mater Sirakuza Universitato
Colorado School of Mines (en) Traduki
Oak Forest High School (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Profesio
Okupo tradukisto
fantasy author (en) Traduki
geological engineer (en) Traduki
novelisto
universitata instruisto
verkisto de porinfana literaturo
terfizikisto
prozisto
verkisto
eseisto
ĵurnalisto
romanisto Redakti la valoron en Wikidata vd
Aktiva en RoĉestroSirakuso vd
En TTT Oficiala retejo vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

George SAUNDERS (naskiĝis la 2-an de decembro 1958, Amarillo, Teksaso, Usono) estas usona verkisto, eseisto kaj scenaristo kies libroj estis en la furorlisto de The New York Times.

La verkado de Saunders ofte temigas la absurdaĵon de konsumismo kaj entreprena kulturo, same kiel la rolon de la amaskomunikilaro. Kvankam multaj kritikistoj vidas satirajn tonojn en granda parto da la verkaro de Saunders, li ankaŭ levas moralajn temojn. Pro la tragikomikaj elementoj en lia verkaro, li estis komparita kun Kurt Vonnegut, kies verkoj inspiris Saunders [1].

En la malfruaj 1990-aj jaroj, Ben Stiller akiris la filmrajtojn al la rakonto CivilWarLand in Bad Decline [2]. Saunders ankaŭ verkis la scenaron por plenlonga filmo bazita sur sia romano Sea Oak [3].

Saunders estas sekvanto de la Nyingma skolo (tibeta) de budhismo.

En 2017 li ricevis la Premion Booker por la historia romano Lincoln in the Bardo, kaj en 2018 li ricevis la premion Heartland pro tio.

  • CivilWarLand in Bad Decline (1996; rakontoj kaj romano)
  • Pastoralia (2000; rakontoj kaj romano)
  • The Very Persistent Gappers of Frip (2000; rakonto kun ilustraĵoj de Lane Smith. furorlibro de The New York Times)
  • The Brief and Frightening Reign of Phil (2005; romano)
  • In Persuasion Nation (2006; rakontoj)
  • Tenth of December: Stories (2013; rakontoj; furorlibro de The New York Times)
  • Fox 8 (2013; rakontoj)
  • A Bee Stung Me, So I Killed All the Fish (Notes from the Homeland 2003—2006) (2006)
  • The Braindead Megaphone (2007; eseokolekto)

Antalogioj

[redakti | redakti fonton]
  • Fakes: An Anthology of Pseudo-Interviews, Faux-Lectures, Quasi-Letters, «Found» Texts, and Other Fraudulent Artifacts, redaktita fare de David Shields kaj Matthew Vollmer (2012)

Referencoj

[redakti | redakti fonton]
  1. George Saunders. God Bless You, Mr. Vonnegut. Arkivita el la originalo je 2007-08-09. Alirita 2013-08-16.
  2. Joel Whitney. (2006-08-11) Dig the Hole: An Interview with George Saunders. Guernica / A Magazine of Art & Politics. Arkivita el la originalo je 2013-10-17. Alirita 2013-08-16.
  3. Matthew Vollmer. "Knowable in the Smallest Fragment": An Interview with George Saunders. Arkivita el la originalo je 2013-03-14. Alirita 2013-08-16.

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]