Saltu al enhavo

Georges-André Chevallaz

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Georges-André Chevallaz
Persona informo
Georges-André Chevallaz
Naskiĝo 7-an de februaro 1915 (1915-02-07)
en Laŭzano
Morto 8-an de septembro 2002 (2002-09-08) (87-jaraĝa)
en Laŭzano
Lingvoj franca vd
Ŝtataneco Svislando Redakti la valoron en Wikidata vd
Alma mater Universitato de Laŭzano Redakti la valoron en Wikidata vd
Partio Libera Demokratia Partio de Svislando Redakti la valoron en Wikidata vd
Familio
Infanoj Martin Chevallaz (en) Traduki, Olivier Chevallaz (mul) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Profesio
Okupo politikisto
historiisto Redakti la valoron en Wikidata vd
Laborkampo Politiko kaj historiografio Redakti la valoron en Wikidata vd
Aktiva en Berno vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Georges-André CHEVALLAZ (naskiĝis la 7-an de februaro 1915 en Laŭzano kaj mortis la 8-an de septembro 2002 samurbe, civitano de Montherod) estis svisa politikisto kaj membro de la Radikal-Demokrata Partio de Svislando. Li estis membro de la Federacia Konsilio de Svislando de 1974 ĝis 1983 kaj federacia prezidanto en la jaro 1980.

Georges-André Chevallaz studis historion en la Universitato de Laŭzano kaj finis sian studadon en la jaro 1937 kiel licenciato pri filozofio. En 1937-1938 li faris eksterlandan aldonstudon en Parizo. Ek de 1942 li estis instruisto ĉe la École supérieure de commerce [Supera komerca lernejo] en Laŭzano. En 1949 li doktoriĝis. De 1955 ĝis 1958 li estis la gvidanto de la kantona biblioteko kaj docento pri historio kaj diplomatio ĉe la Universitato de Laŭzano. De 1949 ĝis 1957 li estis membro de la komunuma konsilio kaj de 1957 ĝis 1973 urba prezidanto de Laŭzano. En la jaro 1964 li estis vicprezidanto de la nacia ekspozicio Expo64 en Laŭzano. Li subtenis la konstruadon de aŭtovoja tunelo tra la Granda Sankt-Bernardo. Ek de 1958 ĝis 1973 li estis membro de la Nacia Konsilio de Svislando. De 1970 ĝis 1970 li estis prezidanto de la frakcio de la Radikal-Demokrata Partio de Svislando en la Federacia Asembleo. La 5-an de decembro 1973 li elektiĝis kiel membro de la Federacia Konsilio de Svislando.[1]

Vidu ankaŭ

[redakti | redakti fonton]

Notoj kaj referencoj

[redakti | redakti fonton]
  1. La informoj en ĉi-tiu teksto baziĝas sur la teksto en la germanlingva vikipedio.

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]