Georges Bayol
Aspekto
Kapitano Georges Bayol | |
---|---|
Foto-bildkarto kun aŭtografo | |
Persona informo | |
Naskiĝo | 20-an de januaro 1871 en Lille |
Morto | 10 novembre 1914 |
Lingvoj | Esperanto |
Nacieco | franco |
Ŝtataneco | Francio |
Okupo | |
Okupo | esperantisto |
Esperanto | |
Verkis en Esperanto | Esperanto kaj Croix-Rouge |
Georges BAYOL [bajol] (naskiĝinta la 20-an de januaro 1871 en Lille; mortis la 10-an de novembro 1914 en Vienne-le-Château dum la unua mondmilito) estis franca esperantisto kaj oficiro. Li estis konata pro sia propagando ĉe la Ruĝ-Krucaj Societoj, al kiuj li faris multajn paroladojn en tuta Francujo. Li fondis la societon Esperanto–Croix-Rouge (1905), kaj redaktis ĝian bultenon. Li verkis: Esperanto kaj Croix-Rouge, (1906) tradukita en sep lingvojn.