Georges Moustaki
Aspekto
Georges Moustaki, en Esperanto Georgo Mustakio (vernome Yussef Mustacchi) (naskiĝis la 3-an de majo 1934 en Aleksandrio, Egiptio, mortis la 23-an de majo 2013 en Nico, Francio) estis franclingva komponisto kaj kantisto. Li estis Artisto por Paco de Unesko.
La gepatroj de Moustaki venis de la greka insulo Korfu kaj li kreskis en multkultura ĉirkaŭaĵo. En la jaro 1951 li transloĝis al Parizo. Li precipe kantas france, sed kelkfoje itale, arabe aŭ angle.
Kelkaj el liaj francaj kanzonoj:
- Chanson cri ("Kria kanto"): Li rakontas tre empatie, kiel li renkontas viktiminon de seksperforto kaj lavas ŝian korpon de spermo kaj sango. Poste li demandas: „Dio mia, kion ni faris por alveni tien? Kion necesas fari por haltigi ĉion tion?“ Li daŭrigas: „Sed kiu el ni neniam perfortis iun?“, kaj nomas ekzemplojn: „La potenco, la mono, la forto kaj la envio, la aŭtoritato de l’ patro kaj tiu de l’ edzo, la malracia rigideco de l’ ordofaristoj, kiu kreas la furiozulojn, kiujn ĝi klopodas mordi.“
- Le Métèque ("La fieksterlandano"): En tiu lia plej konata kanzono li kantas pri siaj travivaĵoj en fremda lando kun siaj „haroj en la kvar ventoj“, nomas sin „ŝtelisto kaj vagabondo“, rakontas pri sia „koro, kiu sciis igi suferi tiom, kiom ĝi suferis“, por finfine igi la kanton amkanto: „Mi venos, mia dolĉa kaptitulino … Kaj ni faros el ĉiu tago tuta eterneco de amo, kiun ni vivas ĝis de ĝi morti.“
- Ma liberté ("Mia liber'"): Li kantas al sia libereco: „Longtempe mi gardis vin kiel raran perlon“, la libereco lin ridigis kaj lin igis ami eĉ sian solecon. Sed fine: „Mi forlasis vin por malliberejo de amo kaj ties bela gardistino.“ Tiu kanzono estis tradukita de Ĵak' Lepŭil' k ĝin kantis Ĵak' Ivart' sur sia KD Invito al Vojaĝo.
- Alexandrie ("Aleksandrio"): Li kantas pri sia nostalgio, pri la vivo en la urbo de lia infanaĝo. Alproksimiĝante la finon li konfesas, ke li eble parolas sensencaĵojn kaj aldonas: „Oni min komprenos, pri tio mi certas – ĉiu el ni havas siajn vundojn.“
Por Édith Piaf li skribis Milord, en kiu mondfamiĝinta kanzono fraŭlino alparolas altklasan sinjoron kaj lin atakas – ĝis ŝi rimarkas konsternite: „Sed vi ploras, Milord, tion mi neniam estus kredinta!“