Georges d'Armagnac
Georges d'Armagnac estis franca humanisto, patrono de la artoj, epispoko de Rodezo (1529), ĉefepiskopo de Avinjono (1577), ambasadoro en Venecio kaj Romo, ŝtata konsilisto de Francisko la 1-a kaj kardinalo de Amboise (en la 19-a de decembro 1544-a.[1]
Biografio
[redakti | redakti fonton]Naskiĝis en Gaskonio en 1501. El la familio de la grafoj de Foix d'Armagnac. Legitimigita filo de Pierre d'Armagnac, Barono de Caussade, kaj Fleurette de Luppé. Lia familia nomo ankaŭ estas listigita kiel De Arminiaco; kaj kiel De Armeniaco. Alia kardinalo de la familio estis Jean d'Armagnac (1350-1408). Li ankaŭ estis parenca al kardinaloj Georges la 1-a d'Amboise (1460-1510); François Guillaume de Castelnau de Clermont-Lodève (1480-1540); Ludoviko la 2-a d'Amboise (1477-1511); kaj Georges II d'Amboise (1488-1550).
Li kompletigis sian fruan edukon sub sia onklo, Karlo, Duko de Alençon, kaj kardinalo de Amboise, kiuj nomumis lin mentoro de Pierre Gilles d'Alby; poste, li studis ĉe la kortego de la reĝo de Navaro; akiris diplomon pri decretales (aŭ kanonika juro).
Prezentita al la kortego de la reĝo Francisko la 1-a de Francio fare de la duko kaj dukino de Alençon. Protektitto de Margarite d'Angoulême, fratino de la franca reĝo. Rektoro de la katedrala klerikejo de Meaux. Abata komandoro de Saint-Ambroise de Bourges. Kanoniko de la katedrala klerikejo Rodez. Vizitis Venecion en 1528. Nomumita fare de reĝo Francisko la 1-a de Francio al la sidejo de Rodezo.
Elektita episkopo de Rodezo, la 19-a januaro 1530. Konsekrita, la 25-a januaro 1531, en la Siksta Kapelo, Romo, fare de Gabriele Foschi (1455-1533)[2], ĉefepiskopo de Durazzo, helpita de Giovanni de Rosa, episkopo de Scardona, kaj de Francesco Sperelli (1471-1526), iama Episkopo de San Leone. Guberniestro de Armagnac kaj Rouergue. Administranto de la Katedralo de Vabres (Aveyron), en la 17-a de junio 1536; elektita episkopo de tiu sidejo, retenante tiun de Rodezo, julion 3, 1536; abdikis de la registaro de la Sidejo de Vabres, la 13-an de januaro 1548.
Franca ambasadoro al Venecio, 1536, por akiri la neŭtralecon de tiu respubliko en la milito inter la franca reĝo kaj la Listo de Imperiestroj de la Sankta Romia Imperio Karolo la 5-a; resendita al Francio en 1538. Ambasadoro al reĝo Francisko la 1-a de Francio en Romo, 1540; li tenis la pozicion ĝis 1545. Abatkomandanto de Sainte-Marie de Caumonte, 1541. Abatkomandanto de Bec, 1538 ĝis sia morto. Abatkomandoro de Sankta Savanto de-Peyre, diocezo de Rodezo. Ŝtata konsilisto de reĝo Francisko la 1-a.
Kreita kardinala pastro en la konsistorio de la 19-a de decembro 1544; li ricevis la ruĝan ĉapelon kaj la titolon de Sanktaj Giovanni kaj Paolo, la 9-an de januaro 1545. Inter 1547 kaj 1560, li vojaĝis al Romo tri fojojn. Nomumita al la sidejo de Tours fare de reĝo Henriko la 2-a de Francio. Promociita al la metropolitena sidejo de Tours, konservante tiun de Rodez, la 13-an de januaro 1548; ricevis la paliumon la 17-an de marto 1550; eloficiĝis el la registaro de la arkidiocezo la 6-an de aprilo 1551. Li partoprenis la konklavon de 1549-1550, kiu elektis papon Julio la 3-a.
Kune kun Paul de Carrets, episkopo de Cahors, li estis nomumita generalleŭtenanto ĉe la reĝo en Tuluzo en 1552. La 6-an de januaro 1554, en la kapelo de la kastelo de Paŭo, li baptis Henrikon de Navaro, estonta reĝo Henriko la 4-a de Francio. . Li partoprenis la konklavon de aprilo 1555, kiu elektis papon Marcelo la 2-a. Li partoprenis la konklavon de majo 1555, kiu elektis papon Paŭlo la 4-a. Administranto de la Sidejo de Lescar, 1555; eksiĝis tiun saman jaron. Li elektis la titolon de Sankta Lorenzo en Lucina, la 12-an de junio 1556. Li partoprenis la konklavon de 1559, kiu elektis papon Pio la 4-a. Abdikis de la registaro de la Sidejo de Rodezo antaŭ 27 junio 1561.
Li partoprenis en la Kolokvo de Poissy en la aŭtuno de 1561. Li elektis la titolon de S. Nicola en Carcere, la 6-an de julio 1562. Administranto de la Metropolitena Katedralo de Tuluzo, el la 31-a de aŭgusto 1562 ĝis 5-a de novembro 1582; denove, la 8-an de junio 1584 ĝis sia morto. Reĝa guberniestro en Langvedoko, kie li batalis kontraŭ la disvastiĝo de la hugenotoj. Invitita fare de la kardinalo Charles de Bourbon-Vandôme, legato en Avignon, li estis lia kunlegato de 1565 ĝis sia morto.
Li ne partoprenis en la konklavo de 1565-1566, kiu elektis papon Pio la 5-a. Li ne partoprenis la konklavo de la 1572-a, kiu elektis papon Gregorio la 13-a. Administranto de la metropola sidejo de Avignon, ekde la 6-a de januaro 1577 ĝis la 8-a de junio 1584. Li ne partoprenis la konklavon de 1585, kiu elektis papon Siksto la 5-a. Li estis amiko kaj korespondanto de la ĉefaj beletraj figuroj de sia tempo en Francio kaj Italio.
Mortis en Avignon la 5-an de junio aŭ 10-an de julio 1585. Entombigita en la kapelo de la ĉefepiskopoj de la katedralo de Notre Damo des Doms, Avignon.
Vidu ankaŭ
[redakti | redakti fonton]- Julio la 3-a (1487-1555)
- Margareta de Navaro (1492-1549) reĝino de Navaro
- François Rabelais (1494-1553)
- Francisko la 1-a (1494-1547)
- Gerardus Veltvyckus (1500-1555)
- Henriko la 2-a (Navaro) (1503-1555) reĝo de Navaro inter 1517 kaj 1555
- Guillaume Philandrier (1505-1563) franca humanisto
- Jeanne d'Albret (1528-1572) reĝino de Navaro inter 1555 kaj 1572.
- Urbain Hémard (1548-1592) franca kuracisti kaj dentisto
- Jacques de Corneillan (1585) franca prelato kaj nevo de Georges d'Armagnac