Georgo Kaliksto
Georgius Calixtus Jörgen Callisen | ||
---|---|---|
theologus Germanicus
| ||
Persona informo | ||
Naskiĝo | 14-a de decembro 1586 en Medelby, Ŝlesvigo, Danio (hodiaŭ Germanio) | |
Morto | 19-a de marto 1656 en Helmstedt, Brunsvigo-Wolfenbüttel, Sankta Romia Imperio (Germanio) | |
Religio | luteranismo vd | |
Lingvoj | latina vd | |
Ŝtataneco | Germanio vd | |
Alma mater | Universitato de Helmstedt | |
Profesio | ||
Okupo | teologo universitata instruisto verkisto vd | |
vd | Fonto: Vikidatumoj | |
Georgius CALIXTUS, latinigite por Jörgen CALLISEN, (naskiĝis la 14-an de decembro 1586 en Medelby; mortis la 19-an de marto 1656 en Helmstedt) estis germana luterana teologo kaj profesoro pri teologio de la Universitato de Helmstedt.
Post studi filologion, filozofion, kaj teologion en Helmstedt (1603), Jena, Gießen, Tübingen kaj Heidelberg, kie li havis Johannes Caselius kaj Cornelius Martini, kiel siaj profesoroj, li vojaĝis dum kvar jaroj tra Nederlando, Francio kaj Anglio, kie li konatiĝis kun la ĉefaj reformistoj. Kiam li revenis, en 1614, li estis nomumita profesoro pri teologio ĉe Helmstedt de la Friedrich Ulrich, Duko de Brunsvigo (1591-1634)[1], kiu admiris lian kapablon dum lia juneco en disputo kun la jezuito Augustine Turrianus (1566 - 1644)[2].
Sciante la diferencojn inter la protestantismo kaj la instruoj de la Katolika Eklezio, li penis krei "unuigan teologion". Post publikigo de tri el liaj verkoj, la romankatolikuloj sentis ke ili atingis ties celon, sed la luteranoj tiom furiozis ke Statius Buscher (1560-1641)[3] eĉ akuzis lin ke li havis sekretan tendencon al la katolikismo. Li apenaŭ defendiĝis kontraŭ la akuzoj de Buscher, kiam, kaŭze de lia amikeco kun la reformitaj teologoj dum la Konferenco de Thorn (1645), kaj lia deziro pri repacigo inter ili kaj la luteranoj, novaj ondoj da akuzoj leviĝis kontraŭ li, ĉefe flanke de Abraham Calovius (1612-1686), rilate al sekreta alligiteco al kalvinismo.
Tiamaniere ke, lia grande celo pri repaciĝo de la kristanaro, neniigante malgravajn diferencojn, rezultis ke li estis akuzita pri sinkretismo, pro la ekumena spirito sub kiu li mezuris la katolikajn kaj kalvinismajn kredojn, kaj pro tio ke li konsideris la Apostolan Fidon kiel bazon sufiĉe granda por brakumi la unuiĝon kaj la kristanan komunecon sub unu sola standardo. Tiuj disputoj daŭris lian tutan vivolongon.
Tamen, lia amikaro restis liaflanke, kaj li tenis la oficon kiel profesoro pri teologio en la Universitato de Helmstedt ĝis sia morto. Malgraŭ la legitima polemiko ĉirkaŭ lia persono, li daŭre estos agnoskita pro sia emfazo kiun li donis favore al la unueco de la eklezio.
Verkoj
[redakti | redakti fonton]- De praecipuis Christianae religionis capitibus hodie controversis disputationes XV. Helmstedt 1613
- Epitome Theologiae. Goslar 1619
- De vera christiana religione et ecclesia. Helmstedt 1633
- De Arte Nova Nihusii - 1634
- Disputatio Theologica De Autoritate Antiquitatis Ecclesiasticae. Helmstedt 1639.
- J. Gesenii de igne purgatorio ...: dissertatio - 1650
- Adsertiones de aeterna praedestinatione et electione, Jacob Keseberg - 1654
- Theologia Moralis - 1662
- Historia Magorum E Cap. II. Matthaei. Helmstedt 1664
- De Vera Christiana Religione Et Ecclesia Earundemq[ue Statu Discvrsvs], Friedrich Ulrich Calixt - 1687
Literaturo
[redakti | redakti fonton]- Bibliothèque Nationale de France
- A History of the Christian Church - Karl von Hase
- Biblical Training
- CERL Thesaurus
- Personensuche
- Allgemeine Deutsche Biographie
- Deutsche Biographie
Vidu ankaŭ
[redakti | redakti fonton]- Johannes Caselius (1533-1613)[4]
- Cornelius Martini (1568-1621)[5]
- Conrad Hornejus (1590-1649)[6]
- Johann Georg Dorsche (1597-1659)[7]
- Justus Gesenius (1601-1673)[8]
- Johann Hülsemann (1602-1661)[9]
- Johann Conrad Dannhauer (1603-1666)[10]
- Brandanus Daetrius (1607-1688)[11]
- Friedrich Ulrich Calixtus (1622-1701)[12]