Gerald Knaus
Gerald Knaus | |||||
---|---|---|---|---|---|
![]() | |||||
Persona informo | |||||
Naskiĝo | 30-an de novembro 1969 (55-jaraĝa) en Bramberg am Wildkogel | ||||
Lingvoj | germana • angla • bosna • itala • rusa • franca • turka vd | ||||
Loĝloko | Berlino vd | ||||
Ŝtataneco | Aŭstrio ![]() | ||||
Profesio | |||||
Okupo | socisciencisto ekonomikisto universitata instruisto politikologo filozofo verkisto de nefikcio ![]() | ||||
Laborkampo | Migrado, fuĝo kaj homaj rajtoj ![]() | ||||
| |||||
| |||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Gerald KNAUS (naskiĝinta en 1970[1][2] en Bramberg[3]) estas aŭstra socialsciencisto kaj migrada esploristo. Li kunfondis kaj estras la pensfabrikon Eŭropa Stabiliga Iniciato (ESI).
Vivo
[redakti | redakti fonton]Post studoj de filozofio, politikaj sciencoj kaj ekonomiko en Oksfordo, Bruselo kaj Bolonjo li kunfondis en 1999 European Stability Initiative, pensfabrikon liberalan je Sarajevo; ĝi konatiĝis pro solvoproponoj pri migradaj demandoj.[4] Knaus instruis ekonomikon ĉe Ĉernivca Universitato kaj laboris dum kvin jaroj por diversaj neregistaraj organizaĵoj kaj aliaj internaciaj organizoj en Bosnujo. Knaus estis ankaŭ direktoro de Lessons Learned and Analysis Unit (LLA) de la eŭropunia sekcio de UNMIK en Kosovo (2001–2004). Li estas ankaŭ fondomembro de European Council on Foreign Relations kaj dum kvin jaroj vokita membro ĉe Carr Center for Human Rights Policy de Harvard Kennedy School of Governance (je Kembriĝo (Masaĉuseco): tie li en 2010/11 instruadis pri sukcesaj ŝtatkonstruo kaj intervenado-politiko.
Knaus estis inter septembro 2018 kaj junio 2019 vizitanta membro en la viena Instituto pri homa scienco (IWM)[5] kaj en 2016/17 en Istanbulo li plenumis la postenon de mercator-IPC senior fellow.[6] Knaus kun aliaj iniciatis pakton inter la Eŭropa Unio kaj Turkujo pri traktado de rifuĝintoj.[7] Vivas li en Berlino.[8]
Skribaĵoj
[redakti | redakti fonton]- Bulgarien. C. H. Beck, München 1997, ISBN 978-3-406-39866-7.
- kun Rory Stewart: Can Intervention Work? (Amnesty International Global Ethics Series). W. W. Norton & Company, New York/London 2011, ISBN 978-0-393-08120-6
- Welche Grenzen brauchen wir? Zwischen Empathie und Angst – Flucht, Migration und die Zukunft von Asyl. Piper, München 2020, ISBN 978-3-492-05988-6.[9]
- Wir und die Flüchtlinge. Brandstätter Verlag, Wien 2022, ISBN 978-3-7106-0647-2.
Honoroj (elekto)
[redakti | redakti fonton]- 2020: Bruno-Kreisky-Preis für das politische Buch (rekona premio por Welche Grenzen brauchen wir? Zwischen Empathie und Angst – Flucht, Migration und die Zukunft von Asyl[10]
- 2021: Karl-Carstens-Preis[11]
Literaturo
[redakti | redakti fonton]- Silke Burgsteiner: "Bewahrer der Menschenwürde. Porträt über Gerald Knaus", ĉe: Platzhirsch, 13.11.2020 (surrete (PDF), ĉe la paĝaro de European Stability Initiative
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- ligiloj ĉe DDB
- Gerald Knaus auf der Website der „European Stability Initiative“
- Rumeli Observer blog
- Sandro Benini: "Es gibt kein Recht auf Migration" - ĉe: Tages-Anzeiger, 10.10.2020
Notoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ "Gesine Schwan und Gerald Knaus über eine neue Flüchtlingspolitik" - ĉe: Der Spiegel, 28.6.2018
- ↑ Gerald Knaus: Bulgarien, München 1997, ISBN 3-406-39866-9, p, 2
- ↑ "Zur Person: Gerald Knaus" - ĉe: welt.de, 16.3.2017
- ↑ Knaus ĉe SWR
- ↑ informoj pri Knaus ĉe IWM
- ↑ Gerald Knaus: "Möglichkeiten der Stärkung der politischen und gesellschaftlichen Beziehungen zwischen der Türkei und Deutschland" - ĉe: stiftung-mercator.de, 2023
- ↑ "Das Abkommen dürfte halten" - ĉe: Der Standard, 11.10.2019
- ↑ aŭtoroj ĉe la Piper-eldonejo
- ↑ Michael Martens (FAZ): recenzo
- ↑ "Bruno-Kreisky-Preis für das Politische Buch 2020 an Publizist Roger de Weck" - ĉe: gazetara servo de SPÖ
- ↑ Michael Martens ĉe: FAZ, 13.11.2023 p. 88, "Will Einfluss"