Gerald Roemer
Gerald ROEMER (naskiĝis la 11-an de aŭgusto 1953 , do nun 70-jara) estas germana esperantisto kaj inĝeniero. Fine de la 1970-aj kaj komence de la 1980-aj jaroj li estis estrarano de Germana Esperanto-Junularo respondeca pri financoj kaj havigo de ŝtataj subvencioj aparte por la Internacia Seminario. Poste li plurajn jarojn ankaŭ funkciis kiel kasisto de Hamburga Esperanto-Societo. En pluraj IS-oj li estis altestimata preleganto kaj tema kontribuanto. Li daŭre loĝas en Hamburgo kaj estas fakulo pri urboplanado en la urba administradejo.