Gerard Debrouwere
Aspekto
Gerard Debrouwere | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 1-an de januaro 1901 |
Morto | 18-an de septembro 1991 (90-jaraĝa) |
Lingvoj | Esperanto |
Ŝtataneco | Belgio |
Okupo | |
Okupo | esperantisto |
Gerard DEBROUWERE (naskiĝis la 11-an de majo 1901 - mortis la 18-an de septembro 1991) dum jardekoj oficis kiel delegito de Universala Esperanto-Asocio en Kortrejko, Belgio.
En la 30-aj jaroj Debrouwere estis la UEA-ĉefdelegito por Flandrio, kaj li ĉiam ludis gravan rolon en la organizo de la flandra Esperanto-movado. Lia batalema karaktero estis inspira por multaj aktivuloj. Ekde la fondo de Esperanto-grupo "La Konkordo" en 1927 li estis ĝia prezidanto, ĝis elektiĝo kiel honora prezidanto.
Ekstera ligilo
[redakti | redakti fonton]Kolekto de poŝtkartoj de Gerard Debrouwere
Bildaro
[redakti | redakti fonton]-
Zakwoordenboekje, 1937
-
Letero kun subskribo de Gerard Debrouwere, 1950
Verkoj
[redakti | redakti fonton]- 1937: Zak-Woordenboekje Nederlandsch-Esperanto en Esperanto-Nederlandsch. Kortrijk: Vlaamsch Esperanto Instituut, [1937] 80 p.