Gergely Kesselyák
Gergely Kesselyák | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 2-an de aprilo 1971 (53-jaraĝa) en Budapeŝto |
Ŝtataneco | Hungario |
Alma mater | Piarista Gimnazio de Budapeŝto (–1989) Muzikakademio Franz Liszt (–1995) |
Okupo | |
Okupo | dirigento teatra reĝisoro |
TTT | |
Retejo | http://gergely.kesselyak.hu/ |
Gergely Kesselyák [gergej keŝejAk], laŭ hungarlingve kutima nomordo Kesselyák Gergely estas hungara dirigento, reĝisoro. Lia edzino estas Ágnes Molnár (operkantisto).
Gergely Kesselyák[1][2] naskiĝis la 2-an de aprilo 1971 en Budapeŝto.
Biografio
[redakti | redakti fonton]Gergely Kesselyák maturiĝis en piarista gimnazio en sia naskiĝurbo en 1989, poste li akiris diplomon en Muzikarta Universitato Ferenc Liszt en 1995. Lia ĉefinstruisto estis Ervin Lukács, sed li estis partoprenanto de kurso de en:Yuri Simonov. Ekde 1993 li daŭre direktis la ĉefajn simfoniajn orkestrojn de Hungario, ekde 1997 li estis fondinta gvidanto de opera branĉo de Nacia Teatro (Miskolc). Ekde 1999 li ankaŭ reĝisoris. En 2001 li ricevis dirigentan statuson en la Budapeŝta Ŝtata Operejo, en 2016 li estis levita unua dirigento. En 2006 dum kelkaj monatoj li gvidis la Operejon. Li ricevis premiojn inter 2000-2012. Li edziĝis en 2011, lia edzino naskis filinon.
Liaj reĝisoraĵoj (elekto)
[redakti | redakti fonton]- Giuseppe Verdi:
- Gaetano Donizetti: L’elisir d’amore
- Béla Bartók: Burgo de la duko Blubarbo
- Giacomo Puccini:
- Wolfgang Amadeus Mozart: Don Giovanni
Lia dirigenta repertuaro (elekto)
[redakti | redakti fonton]- Giuseppe Verdi:
- Nabucco
- Rigoletto
- Il Trovatore
- La Traviata
- I Vepri Siciliani
- Un balo in Maschera
- La Forto de la Destino
- Aida
- Rekviemo (Verdi)
- Béla Bartók: A csodálatos mandarin
- Sergej Prokofjev: Romeo kaj Julieta (baleta adapto)
- Leonard Bernstein: West Side Story
- Loewe: My Fair Lady
- Imre Kálmán:
- Marica grófnő
- Csárdáskirálynő