Saltu al enhavo

Germaine Chomette

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Germaine van der Veken)
Germaine Chomette
Persona informo
Naskonomo Germaine Van Der Veken
Naskiĝo 1906
Morto 22-an de januaro 1982 (1982-01-22)
Lingvoj Esperantonederlandafrancaangla
Ŝtataneco Belgio
Usono Redakti la valoron en Wikidata
Familio
Edz(in)o Charles Chomette Redakti la valoron en Wikidata
Infanoj 2
Okupo
Okupo esperantisto Redakti la valoron en Wikidata
vdr
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.

Germaine CHOMETTE (naskiĝis Germaine VAN DER VEKEN en Belgio; naskiĝis en 1906, mortis la 22-an de januaro 1982) estis belga-usona esperantistino, filino de Charles Van der Veken kaj edzino de Charles Chomette (1891-1969, denaske franco, ekde 1919 en Usono), kiun ŝi ekkonis dum la 20-a Universala Kongreso de Esperanto en 1928 en Antverpeno. Iliaj filinoj Dianto Chomette, ekde 1953 Farnsworth, pli poste Murray (1933-) kaj Lilio Chomette, pli poste Aragonés (1936-) estas denaskaj Esperanto-parolantoj.[1] Dianto en 1953 edziniĝis al la usona esperantisto Lee Farnsworth.[2]

Ŝi aktivis por Esperanto ekde 1925. Ŝi estis unu el la fondintoj de la Esperanto-klubo de Los-Anĝeleso en la 1930-aj jaroj. Ekde 1936 ŝi estis (dumviva) membro de UEA, ekde 1953 de ELNA. Ekde 1969 ŝi estis delegito de UEA en Los-Anĝeleso.

Literaturo

[redakti | redakti fonton]

Referencoj

[redakti | redakti fonton]