Charles Chomette
Aspekto
Charles Chomette | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 1891 |
Morto | 13-an de aprilo 1969 |
Lingvoj | Esperanto |
Ŝtataneco | Usono ![]() |
Familio | |
Edz(in)o | Germaine Chomette ![]() |
Infanoj | 2 |
Okupo | |
Okupo | esperantisto ![]() |
Charles CHOMETTE (naskiĝis en 1891 en Francio; mortis la 13-an de aprilo 1969) estis franca-usona esperantisto.
Charles Chomette transloĝiĝis al Usono en 1919. Sian belgan edzinon Germaine van der Veken li ekkonis dum la 20-a Universala Kongreso de Esperanto en 1928 en Antverpeno. Iliaj filinoj Dianto (1933-) kaj Lilio (1936-) estas denaskaj Esperanto-parolantoj.[1]
Chomette aktivis en la Esperanto-klubo de Los-Anĝeleso. Li tradukis la tekston por la esperantlingva filmo Incubus, en kiu rolis William Shatner.
Literaturo
[redakti | redakti fonton]- William R. Harmon: Remembering Some of Our Pioneers, en: Esperanto USA 2006/2 Arkivigite je 2018-08-11 per la retarkivo Wayback Machine, paĝo 5.