Germana Fotista Asocio
Germana Fotista Asocio | ||
---|---|---|
volontula asocio | ||
Komenco | 1876 vd | |
Lando(j) | Germana Regno vd | |
Sidejo | Vajmaro | |
Fondinto(j) | Karl Schwier vd | |
Jura formo | volontula asocio | |
Germana Fotista Societo (germane: Deutscher Photographen-Verein) estis la unua fotista unuiĝo en Germanujo. Ĝi fondiĝis en 1876.
Historio
[redakti | redakti fonton]En la konstitucia asembleo la 29-an de decembro 1876 en Gotha estis komence fondita Turingia Fotista Asocio (Thüringer Photographen-Verein). Monaton poste, ĉe la unua vaganta renkontiĝo en Jena la 31-an de januaro 1877, tiu ĉi nomo estis ŝanĝita je Deutscher Photographen-Verein.[1] Karl Schwier, kiu studis ĉe Berlina Industria Akademio ĉe Hermann Wilhelm Vogel kaj prizorgis studion en Vajmaro, estis unu el la iniciatintoj.[2] La sidejo de la asocio estis en Vajmaro.
La fakto ke la fotista asocio en Berlino estis decidinta en 1868 nomi sin same ŝajne ne gravis. Meze de 1869, tamen, la berlinanoj dividiĝis en nove fonditan Verein zur Förderung der Photographie kaj Photographischer Verein zu Berlin.
Post la Francia-Prusia Milito (1870/71) kaj la fondo de Germana Regno modis krei tutgermanan asocion (kiel ankaŭ ĉe aliaj profesioj!).[3] "Photographisches Wochenblatt" estis la unua organo de la asocio.[4] Post kiam Schwier kaj la posedanto de la gazeto, s-ro Benekendorf, ekkverelis en 1877 "Deutsche Photographen-Zeitung" aperis kiel la organo de la asocio, kiun Schwier publikigis en Leipzig de 1876 ĝis 1920. La gazeto ĉesis aperon en 1924. La eldono ricevis kvanton de 3.300 ekzempleroj en 1895.
Ekde 1882 "Deutscher Photographen-Kalender" estis eldonita kiel jarlibro kompletiga por "Deutsche Photographen-Zeitung"[5] Ĝi ekzistis ĝis 1918.
Unufoje jare okazis vagantaj renkontiĝoj en diversaj lokoj, pri kiuj aperis regule interesaj raportoj.[6] Foje ankaŭ aljuĝitis premioj.
Grava aspekto de la laboro de fotisto estis diskutita dum la 22-a vaganta kunveno en Hildesheim pri la fakto ke fotistoj devas eĉ dimanĉe labori. Iliaj atelieroj kaj studioj estis pli vizitataj dimanĉe ol en aliaj tagoj.[7]
Germana Fotista Societo nombriĝis inter la plej grandaj unuiĝoj fotistaj en en tuta Eŭropo. En 1895 ĝi havis 802 membrojn. Interese estis ankaŭ la vaganta ekspozicio en septembro 1895 en Vroclavo kien venis fakuloj el Germanujo Aŭstrio-Hungario, Rusio kaj Svislando.
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ "Officielle Fest-Zeitung", paĝoindiko ne eblas
- ↑ Hoerner 1989, p. 11-13
- ↑ Hoerner 1989, p. 11-13.
- ↑ https://zdb-katalog.de/title.xhtml?idn=014524287&direct=true
- ↑ https://zdb-katalog.de/title.xhtml?idn=011900695&direct=true
- ↑ Listo de la ĝis tiam eldonitaj aĵoj troviĝas ĉe "Officielle Fest-Zeitung für die 24. Wanderversammlung".
- ↑ "Die Hildesheimer Wanderversammlung", ĉe: Photographische Correspondenz, 30/1893, p. 441, 31/1894, p. 448 kaj 34/1897, p. 56
Literaturo
[redakti | redakti fonton]- "Officielle Fest-Zeitung für die 24. Wanderversammlung und Ausstellung des Deutschen Photographen-Vereins zu Görlitz 1895"
- Ludwig Hoerner: Das photographische Gewerbe in Deutschland 1839–1914, GFW-Verlag, Düsseldorf 1989, ISBN 3-87258-000-0.
- Ludwig Hoerner, Photographen-Innungen Hannover und Hildesheim (eld.): Photographie und Photographen in Hannover und Hildesheim. Festschrift zum 150jährigen Geburtstag der Photographie, Berufsförderungswerk Bad Pyrmont 1989.