Germana vinvojo
Aspekto
(Alidirektita el Germana Vinvojo)
La Germana vinvojo aŭ Germana vinŝoseo - germane Deutsche Weinstraße - estas unu el la plej aĝaj vinvojoj kaj entute de turismaj vojoj en Germanio. Ĝi iras paralele al la federaciaj ŝoseoj 38 kaj 271 tra la vinregiono de Palatinato, en la sudoriento de la germana federacia lando Rejnlando-Palatinato.
La ŝoseo longas ĉ. 85 km. Ĝi iras de sudo al nordo kaj komenciĝas ĉe la "Germana vinpordego" en Schweigen-Rechtenbach ĉe la franca landlimo kaj finiĝas en la "domo de la Germana Vinvojo" en Bockenheim rande de Rheinhessen.
-
migdala florado apud Gimmeldingen
-
vitejoj antaŭ la kuliso de la Weinbiet
-
vitejo apud Pleisweiler
-
suda vinvojo apud Gleisweiler