Rejnlando-Palatinato
Rejnlando-Palatinato | |||||
---|---|---|---|---|---|
Federacia lando | |||||
Flago | Blazono | ||||
federacia lando [+] | |||||
| |||||
Lando | Germanio | ||||
Supermara alteco | 89 m ü. NHN [+] | ||||
Ĉefurbo | Majenco | ||||
- koordinatoj | 50° N, 7° O (mapo)49.9130567.449722Koordinatoj: 50° N, 7° O (mapo) [+] | ||||
Plej alta punkto | Erbeskopf [+] | ||||
- koordinatoj | 50° N, 7° O (mapo)49.729447.08889 [+] | ||||
Plej malalta punkto | Nonnenwerth [+] | ||||
- koordinatoj | 51° N, 7° O (mapo)50.6397227.209444 [+] | ||||
Akvokolektejo | 19 853,36 km² (1 985 336 ha) [+] | ||||
Areo | 19 853,36 km² (1 985 336 ha) [+] | ||||
Loĝantaro | 4 084 844 [+] (31-a de decembro 2018) | ||||
Denseco | 205,75 loĝ./km² [+] [+] | ||||
Malneta enlanda produkto | 162,22 Mrd. EUR (2021) | ||||
Ŝuldo je loĝanto | 7,46 €/loĝanto (fine de 2002) | ||||
Ŝuldoj entute | 30,6 Mrd. € (fine de 2018) | ||||
Senlaboreco | 5% (decembro 2023) | ||||
Fondo | 30-a de aŭgusto 1946 | ||||
Regantaj partioj | SPD, Verduloj kaj FDP | ||||
Ministeroprezidento | Alexander Schweitzer
(ekde 10-a de julio 2024) |
||||
Prezidento de federacilanda parlamento Q1804002 | Hendrik Hering | ||||
Seĝoj en la parlamento | |||||
El 101 seĝoj ricevas: | |||||
Lasta baloto | 14-a de marto 2021 | ||||
Sekvonta baloto | 2026 | ||||
Reprezento en Federacia Konsilio | 4 | ||||
Horzono | UTC+01:00, UTC+02:00 [+] | ||||
ISO 3166-2 | DE-RP | ||||
Esperanto-asocio | Rejnlando-Palatinata Esperanto-Ligo | ||||
Rejnlando-Palatinato | |||||
Vikimedia Komunejo: Rhineland-Palatinate [+] | |||||
En TTT: Oficiala retejo [+] | |||||
Rejnlando-Palatinato (germane Rheinland-Pfalz, [rajnlant pfalc]) estas federacia lando de Germanio. Ĝi kovras areon de 19 848 kvadrataj kilometroj en la sudokcidento de la ŝtato, kaj fine de decembro 2022 havis 4 159 150 loĝantojn.
Gravaj urboj estas interalie Majenco, Kaiserslautern, Koblenco, Ludwigshafen, Treviro kaj Worms. La lando konsistas el 24 distriktoj kaj 12 eksterdistriktaj urboj.
(nombroj laŭ la dekstra mapo)
|
|
(kun regiona aŭtokodo)
|
|
Geografio
[redakti | redakti fonton]Nordpalatinata montolando aŭ germane Nordpfälzer Bergland, mallonge ankaŭ Palatinata montolando, estas mezmontaro en la germanaj federaciaj landoj Rejnlando-Palatinato kaj Sarlando. La plej granda parto situas en Palatinato.
Alzeyer Hügelland, Rheinhessisches Hügelland, Rheinhessisches Tafel- und Hügelland aŭ montetarlando de Alzey estas regiono en la distrikto Alzey-Worms kaj distrikto Donnersberg en la germana federacia lando Rejnlando-Palatinato. Ĝia surfaco estas ĉirkaŭ 275 km² kaj ĝi estas je 336.7 m super marnivelo.
La Naturparko Vulkaneifel situas en la distriktoj Bernkastel-Wittlich, Cochem-Zell kaj la Vulkaneifel en Rejnlando-Palatinato. La naturparko situas en la mezmontaro Ejfelo kaj estas samtempe geoparko.
La germana-belga Naturparko Altaj Marĉoj-Ejfelo (germane: Naturpark Hohe Venneifel), kies germana parto ankaŭ nomiĝas Naturpark Nordeifel, estas limtranspaŝa naturparko kun partoj en la germanaj federaciaj landoj Nordrejn-Vestfalio kaj Rejnlando-Palatinato respektive la belga provinco Lieĝo.
Amaskomunikiloj
[redakti | redakti fonton]- Sudokcidentgermana Radio, la regiona ŝtata radia kaj televida stacio
Esperanto en Rejnlando-Palatinato
[redakti | redakti fonton]La regiona reprezentanto de la Germana Esperanto-Asocio estas Germana Esperanto-Asocio Landa Ligo Rejnlando-Palatinato, mallonge Esperanto-RLP. Ĝia celo estas antauenigo de internaciaj kontaktoj helpe de Esperanto, speciale kun amikoj en orienta Francio kaj Luksemburgo (aŭ Francujo kaj Luksemburgio). Ĝi varbas por Esperanto en la germana kaj por la federacia lando en Esperanto. La ligo estis fondita post la malfondo de la antaŭa Sud-Okcident-Germana Esperanto-Ligo (SOGELO), kiu ne samlimis kun la federacilandaj limoj.
Bildaro
[redakti | redakti fonton]Vidu ankaŭ
[redakti | redakti fonton]- la paĝon pri Palatinato
- listo de montoj en Rejnlando-Palatinato
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- oficialaj paĝoj de la federacia lando
- paĝoj de Arkivigite je 2021-01-18 per la retarkivo Wayback Machine Rejnlando-Palatinata Esperanto-Ligo
|