Saltu al enhavo

Gershon Shofman

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Gershon Shofman
Persona informo
Naskiĝo Ŝablono:Birth date
en Orsha, Mogilev Governorate, Russian Empire
Morto Ŝablono:Death date and age
en Ŝablono:Flag
Tombo Ĥajfo Redakti la valoron en Wikidata vd
Lingvoj hebrea vd
Ŝtataneco Israelo Redakti la valoron en Wikidata vd
Profesio
Okupo pentristo
verkisto
poeto Redakti la valoron en Wikidata vd
Laborkampo Kreiva kaj profesia verkado kaj pentrado Redakti la valoron en Wikidata vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Gerŝon ŜOFMAN (hebree גרשון שופמן) (naskita 1880; mortis 1972) estis israela verkisto kaj pentristo [1].

Gerschon Ŝofman kreskis en religia kaj tradicia juda medio en kio nun estas Belorusio, proksimume 200 kilometrojn oriente de Minsko. Kiam li estis preskaŭ 20, li forlasis sian familion kaj iris al Varsovio, centro de hebrea literaturo tiutempe, kie li baldaŭ faris nomon por si kiel verkinto verkante en la hebrea. Sian militservon en la cara armeo li faris ekde 1902 en Homel, kie li ĉeestis pogromon en 1903. En 1904, post dizerti de la rusa armeo ĉe la komenco de la Rusa-Japana Milito, li fuĝis al Lemberg (Lvivo) en Aŭstrio-Hungario.

Ekde 1913 li vivis en Vieno. En 1921 li geedziĝis kun la aŭstra Anna Plank en Baden proksime de Vieno kaj vivis kun ŝi de 1921 ĝis 1938 en Wetzelsdorf, tiam sendependa municipo, nun distrikto sur la okcidenta rando de Graz. En 1928, Anna kaj ŝiaj infanoj Petro kaj Gertrude konvertis de Katolikismo al judismo. Dum lia 34-jara restado en Aŭstrio li estis sennacia ĉie. En 1938 li elmigris al Mandata Palestino kun sia edzino kaj du infanoj. Li mortis en Israelo en 1972, kie li ricevis grandan literaturan rekonon [2].

Ŝofman verkis ĉiam en la hebrea. En 1946 al li estis premiita la Bialik-Premio de Tel-Avivo-Jafo. En 1956 li estis honorita pro lia verkado kun la Israela Premio, la plej alta honoro de la lando.

Referencoj

[redakti | redakti fonton]
  1. Moskowitz, Moshe. (1978) The vital sketch: the humanistic element in modern Hebrew literature (angle). Pinath-Hasefer.
  2. (2018) “Gerschon Schoffmann - ein hebräischer Autor in der Steiermark”, Blätter für Heimatkunde 92. Jahrgang, Heft 1/2, p. 42–52. 

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]