La ununuraj popoloj, kiuj vivas ĉi tie estas la aŭstraliaj indiĝenoj. Pro grava senpluveco en 1984, kiu sekigis ĉiujn akvofontojn kaj elĉerpis la nutrajn provizojn, duonnomada tribo, la Pintupoj, kiuj kutime havis Gibson-Dezerton kiel loĝejon, unuafoje kontaktiĝis kun okcidenta aŭstralia socio. Oni opinias, ke ĝi estis la unika aŭstrala tribo, kiu ne konis la blankan homon.
La precipitaĵoj en Gibson-Dezerto varias de 200 mm ĝis 250 mm por jaro. La klimato estas kutime varma: somere maksimumaj temperaturoj estas super 40 °C. (104 ℉.), dume vintre la temperaturoj povas malaltiĝi ĝis 18 °C (64 ℉) [1]