Gigantaj salamandroj
Aspekto
Kriptobranĥedoj | ||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Japanaj gigantaj salamandroj en kiota akvario
| ||||||||||||
Biologia klasado | ||||||||||||
| ||||||||||||
| ||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj
| ||||||||||||
La gigantaj salamandroj (science Cryptobranchidae = Kriptobranĥedoj) estas familio de vostohavaj amfibioj vivantaj nuntempe nur en Usono, Ĉinio kaj Japanio. La gigantaj salamandroj povas atingi ĝis 1,8 m de longeco (Andrias davidianus).
La nomo de la familio (el la greka, kaŝitaj brankoj) montras ke la plenkreskuloj de tiuj amfiboj, kvankam ili ne retenas la infanajn brankojn, kapablas spiri subakve en simila maniero per iuj kapilaraj angioj.
La familio de la gigantaj salamandroj hodiaŭ enhavas nur 3 aŭ 4 vivantajn speciojn:
- Andrias davidianus aŭ Megalobatrachus davidianus, la ĉina giganta salamandro
- Andrias japonicus, la japana giganta salamandro
- Cryptobranchus alleganiensis, la aligatora salamandro, vivanta en Usono
- Cryptobranchus bishopi, kiu, laŭ multaj sciencistoj, estas subspecio de C.alleganiensis
En la estinteco estis multaj pluaj specioj, kaj la gigantaj salamandroj vivis en multe pli granda areo (ankaŭ en la tuta Eŭropo).