Giovanni Gronchi
Giovanni GRONCHI (naskiĝinta en la 10-a de septembro 1887 en Pontedera, mortinta en la 17-a de oktobro 1978 en Romo) estis itala politikisto kaj prezidanto de la Respubliko Italio de 1955-62.
Vivo
[redakti | redakti fonton]Li studis ĉe la universitato de Pisa kaj estris ekde 1919 la katolikajn sindikatojn. En 1919 li iĝis deputito parlamenta por la Popola partio (PPI) kiun li estis kunfondinta.
De 1922/23 li estis vicŝtatsekretario en la unua registaro de Benito Mussolini, kies movadon li forlasis en 1923. Tiam li estis forpelita kaj el la registaro kaj el la asembleo nacia.
Dum la Dua mondmilito Gronĉi estis eminentulo en la kontraŭfaŝisma rezistado. En 1943/44 li apartenis al la Nacia liberigkomitato kiel reprezentanto de la Itala kristan-demokrata partio (DC).
De 1944-46 li estis ministro pri industrio kaj komerco, en 1946 deputito en la konstitucidonanta asembleo kaj poste ĝis 1955 membro de la Ĉambro de la deputitoj (kiun li estris de 1948-55). De 1955-62 li estis prezidanto de la Respubliko, ekde 1962 senatoro dumvive.
Ene de la kristandemokratoj italaj li apartenis al la maldekstra alo.