Saltu al enhavo

Giselle Harabagiu

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Giselle Harabagiu
Persona informo
Naskiĝo 1-an de januaro 1913 (1913-01-01)
Morto 1-an de decembro 2001 (2001-12-01) (88-jaraĝa)
en San-Francisko
Lingvoj jidorumanaEsperantoangla
Ŝtataneco Usono
Rumanio Redakti la valoron en Wikidata
Familio
Frat(in)o Henriko Harabagiu Redakti la valoron en Wikidata
Okupo
Okupo esperantisto
instruisto Redakti la valoron en Wikidata
vdr
Pokalo "Nova Talento"

Giselle (Ĝiĝi) HARABAGIU [harabaĝiŭ] (naskita en 1913; mortinta la 1-an de decembro 2001 en San-Francisko)[1] estis rumanidevena usona esperantistino kaj UEA-membro ekde 1929.[1]

Honora kaj dumviva membro, ŝi kunorganizis Esperanto-kongresojn kunlabore kun sia frato Henriko (1906–1944), kies memoron ŝi eternigis starigante en 1959 fonduson Pokalo Harabagiu por honori "Novajn Talentojn" en Belartaj Konkursoj de UEA.[1] Giselle Harabagiu estis diplomita Cseh-metoda instruisto, dumviva membro de ELNA kaj honora membro de UEA.

Henriko Harabagiu (1906-1944) estis ŝia frato.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. 1,0 1,1 1,2 Nekrologo[rompita ligilo] pri Giselle Harabagiu en Yahoo Groups


Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.