Giuseppe Meazza
Giuseppe Meazza | |
---|---|
Persona informo | |
Aliaj nomoj | Il Balilla |
Naskiĝo | 23-an de aŭgusto 1910 en Milano |
Morto | 21-an de aŭgusto 1979 (68-jaraĝa) en Rapallo |
Tombo | monumenta tombejo de Milano |
Lingvoj | itala |
Ŝtataneco | Italio (1946–1979) Italio (1910–1946) |
Okupo | |
Okupo | futbalisto (–1947) futbala trejnisto |
Giuseppe MEAZZA (naskiĝis la 23-an de aŭgusto 1910, en Milano - la 21-an de aŭgusto 1979, en Rapallo) estis itala futbalisto kaj trejnisto.
Li ludis plejparte por Inter, kaj estas konsiderita kiel unu el la plej grandaj profiloj de itala piedpilko de ĉiuj tempoj. Meazza ankaŭ ludis 53 internaciajn matĉojn por Italio, kaj trafis 33 naciateamajn golojn - kaj estas tiel la ludanto kun la dua plej multaj goloj de ĉiuj tempoj por la Azzurri, malantaŭ Luigi Riva.
Meazza debutis por Inter en 1927. Antaŭ ol li fariĝis 20, li jam fariĝis la plejgolinto en Serie A dum du sinsekvaj sezonoj, kondukis Inter al la ligoĉampioneco kaj debutis (kun du goloj) en la itala nacia teamo. Li ankaŭ iĝis plejgolinto dum du postaj okazoj, gajnante alian ligoron en 1938, la saman jaron li kondukis Italion al la Mondpokalo-titolo, iĝante monda futbala ĉampiono por la dua fojo.
Kune kun Giovanni Ferrari, Guido Masetti kaj Eraldo Monzeglio, li estas unu el nur kvar italaj futbalistoj por gajni du Mondajn Pokalojn, la lasta kiel teama kapitano [1][2].
En 1941, post 13 sezonoj en la blua kaj nigra ĵerzo, Meazza translokiĝis al urba rivalo A.C. Milan, sen tute atingi la samajn altecojn kiel dum sia tempo ĉe Inter. Post du sezonoj en Milano, li ludis unu sezonon en Juventus, antaŭ ol la itala serio estis interrompita dum du jaroj pro la milito. Post la milito, li ludis unu sezonon ĉe Atalanta, antaŭ fini sian karieron kie ĝi komenciĝis, ĉe Inter.
En totalo, Meazza trafis 216 golojn en Serie A, metante lin tria malantaŭ Silvio Piola kaj Gunnar Nordahl en la liston de la ĉiamaj plejgolinto de la ligo. Liaj 197 goloj por Inter estas klubrekordo. Post lia morto en 1979, la hejma ludejo de Inter San Siro estis renomita Stadiono Giuseppe Meazza [3]. Kvankam ĉi tiu estas la oficiala nomo, la plimulto de la subtenantoj de A.C. Milan, kiuj dividas la stadionon kun Inter, ankoraŭ elektas uzi la nomon San Siro.
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ Record e Curiosità (itale). La Repubblica. Alirita 6 May 2016 .
- ↑ Presenze (itale). la Repubblica. Alirita 3 May 2016 .
- ↑ Stadio Giuseppe Meazza. Football Italia. Alirita 3 January 2016 .
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- Giuseppe Meazza ĉe Soccerbase.com
- Giuseppe Meazza ĉe National-Football-Teams.com
- Giuseppe Meazza ĉe kicker (en la germana)
- Giuseppe Meazza ĉe FBref.com
- Profilo ĉe Enciclopedia del Calcio Arkivigite je 2012-06-28 per la retarkivo Wayback Machine (en la itala)
- Profilo ĉe Inter (en la itala)
- Profilo ĉe Juventus (en la itala)
- Profilo ĉe FIGCArkivigite je 2017-10-23 per la retarkivo Wayback Machine (en la itala)