Saltu al enhavo

Giuseppe Pinelli

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Giuseppe Pinelli
Persona informo
Naskiĝo 21-an de oktobro 1928 (1928-10-21)
en Milano
Morto 15-an de decembro 1969 (1969-12-15) (41-jaraĝa)
en Milano
Mortokialo Falo Redakti la valoron en Wikidata
Tombo Cimitero di Turigliano (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata
Lingvoj itala
Ŝtataneco Italio (1946–1969)
Reĝlando Italio (1928–1946) Redakti la valoron en Wikidata
Familio
Edz(in)o Licia Pinelli (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata
Okupo
Okupo fervojisto
partizano Redakti la valoron en Wikidata
Verkoj Hazarda morto de anarĥiisto
vdr

Giuseppe PINELLI (naskiĝis la 21-an de oktobro 1928 en Milano, mortis la 16-an de decembro 1969 en Milano[1]) estis itala fervojisto, anarkiisto kaj esperantisto.

Biografio

[redakti | redakti fonton]

Pinelli naskiĝis en laborista familio. Dum la Dua Mondmilito li adoleskis, sed jam aktivis kiel partizano. Li anarkiismon li praktikis kiel pacifisto kaj Esperanto kongruis kun lia pacifismo. En politika movado sen hierarkio malfacilas kompreni la rolon de Pinelli, sed sendube li estis engaĝita en la Nigra Kruco por subteno al kamaradoj en prizono aŭ atendantaj proceson[1].

Lia morto ŝokis Italion. La eventoj kiuj kondukis al lia morto komenciĝis la 12-an de decembro 1969, kiam bombo eksplodis en banko, apud la milana katedralo en Piazza Fontana centra placo en Milano, 17 personoj mortis, 88 estis vunditaj. Samtempe tri aliaj sangaj atencoj okazis en Romo, kie mortis 15 personoj. La 16-an de decembro Pinelli mortis en policejo, kvankam li ne estis en stato de aresto, nur de pridemandado. Li estis tie ĉar oni arigis kiel eble plej multe da anariistoj, laŭ instrukcio de sekretaj servoj. La celo estis imputi la anarkiistojn pro la bombo en la banko.En 2009, la tiama prezidento de Italio, Giorgio Napolitano, honiris lin kiel la 18-an viktimon de la terorisma atencc en Milano, la 12-an de decembro 1969[1].

Sen iu ajn pruvo, la polico tuj suspektis la Milanajn anarkiistojn, kaj dum la nokto 84 homoj, preskaŭ ĉiuj anarkiistoj, estis provizore arestitaj kaj portitaj al la policejo. Inter ili estis Giuseppe Pinelli. Tri tagojn poste, Pinelli mortis noktomeze falante de la kvara etaĝo de la policejo tra malfermita fenestro.

Policestro Marcello Guida tuj deklaris, ke temis pri mem-mortigo, sed sekve oni konkludis en ŝtata proceso, ke tiu versio ne estas kredinda, kaj do oni devas konkludi, ke la polico evidente mortigis Pinelli. Interalie Pinelli estis tute senkulpa, kaj nuntempe estas akceptata vero, ke la bombo en Piazza Fontana estis metita de ekstremdekstraj grupoj. La polic-oficisto Calabresi, kiu troviĝis kune kun aliaj en la ĉambro, de kie Pinelli estis elĵetita, estis sekve mortigita de la ekstremmaldekstra grupo Lotta Continua (Daŭra Lukto) en 1972.

Esperantisto

[redakti | redakti fonton]

Giuseppe Pinelli ankaŭ interesiĝis pri Esperanto kaj estis membro de la Milana klubo. En 1955 li edziĝis al Licia Rognini, kiun li ekkonis en vespera kurso pri Esperanto[1].

Ekzistas filmo en la itala ("Pino - Vita accidentale di un anarchico, 2022) pri la vivo de Giuseppe Pinelli, de la itala reĝisorino Claudia Cipriani [2]. La unua dublaĵo de la filmo okazis ĝuste en Esperanto ("Pino, hazarda vivo de anarkiisto")[3]

Teatraĵo

[redakti | redakti fonton]

Pri Pino kaj pri la evento en kiu estis implikita lia tragika morto (falo el fenestro de la milana kvestorejo, kie li estis pridemandata jam ekster la permesita tempolimo, do kontraŭleĝe), ekzistas teatra¢o itallingva de la Nobelpremiito Dario Fo surscenigita unuafoje en 1970[4].

Referencoj

[redakti | redakti fonton]
  1. 1,0 1,1 1,2 1,3 (eo) Pino Pinelli, Giogio Rosa: honoraj civitanoj, Literatura Foiro, p. 211, aŭgusto 2023
  2. (eo) La Esperanta Civito honoras Giuseppe PINELLI, Heroldo de Esperanto, p. 3, n-ro 2346, julio 2023
  3. (eo) Giorgio Silfer, Kortuŝa filmo pri anarkiisto kaj esperantisto, Literatura Foiro, p. 32-33, n-ro 321, februaro 2023.
  4. (eo) Heroldo de Esperanto, majo 23024, paĝo 1

Vidu ankaŭ

[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]