Giza Báthory
Giza Báthory | |
---|---|
![]() | |
Persona informo | |
Naskonomo | Baumann Gizella Mária |
Naskiĝo | la 14-an de aprilo 1881 en ![]() |
Morto | la 16-an de aprilo 1941 en ![]() |
Tombo | Malnova tombejo de Budapeŝto, 17/3-2-2 ![]() |
Ŝtataneco | Hungario ![]() |
Alma mater | Universitato de Dramo kaj Filmo - aktorado (–1900) ![]() |
Familio | |
Edz(in)o | László Z. Molnár (1937–1941) László Z. Molnár (1913–1914) ![]() |
Okupo | |
Okupo | aktoro ![]() |
Giza Báthory [bAtori], laŭ hungarlingve kutima nomordo Báthory Giza estis hungara aktoro. Ŝia origina plena nomo estis (laŭ hungarlingve kutima nomordo) Baumann Gizella Mária, ŝia edzo (dufoje) estis László Z. Molnár.
Giza Báthory [1] naskiĝis la 14-an de aprilo 1881 (laŭ alia informo la naskiĝjaro estas 1884) en Budapeŝto, ŝi mortis la 16-an de aprilo 1941 en Budapeŝto.

Biografio
[redakti | redakti fonton]Giza Báthory akiris diplomon en Reĝa Teatra Akademio en 1899, sed poste ŝi ne havis aktoran kontrakton. Ekde 1905 ŝi havis rolojn en la Thália Societo, en la teatra jaro 1907 ŝi apartenis al Népszínház, inter 1908 kaj 1938 al Teatro Magyar, sed ŝi kelkfoje havis rolojn en aliaj teatroj.
Ŝi edziniĝis en 1913, en la sekva jaro ŝi naskis filinon, poste ŝi eksedziniĝis, sed en 1937 ŝi denove edziniĝis al la eksedzo.
Elektitaj teatraj roloj
[redakti | redakti fonton]- Friedrich Schiller: Die Jungfrau von Orleans - Isabeau
- Ibsen: A vadkacsa - Gina
- Mór Jókai-Sándor Hevesi:
- Egy magyar nábob - Fanny
- Kárpáthy Zoltán - Flóra
- Mihály Eisemann: Tokaji aszú
- Imre Madách: La tragedio de l' homo Éva (ina ĉefrolo)
Elektitaj filmaj roloj
[redakti | redakti fonton]- Sárga liliom (1914)
- A kis lord (1918) - S-ino Errol
- A csodadoktor (1926) – S-ino Bardócz
- Légy jó mindhalálig (1936) – S-ino Dorogi
- Gorodi fogoly (1940) – baronino