Gizella Goda
Aspekto
Gizella Goda | |
---|---|
![]() | |
Persona informo | |
Naskiĝo | la 19-an de junio 1896 en ![]() |
Morto | la 11-an de aprilo 1961 en ![]() |
Alma mater | Muzikakademio Franz Liszt (–1919) ![]() |
Okupo | |
Okupo | operkantisto ![]() |
Gizella Goda, laŭ hungarlingve kutima nomordo Goda Gizella estis hungara operkantisto, koloratursoprano. Ŝia geedziĝa nomo estis Köllő Zoltánné.
Gizella Goda[1][2] naskiĝis la 19-an de junio 1896 en Oroszka (Hungara reĝlando, Aŭstrio-Hungario, nuntempa Pohronský Ruskov en Slovakio, ŝi mortis la 11-an de aprilo 1961 en Budapeŝto.
Biografio
[redakti | redakti fonton]Gizella Goda akiris diplomon en Hungara Muzikarta Altlernejo, poste inter 1919–1929 ŝi estis membro de Reĝa Operejo de Budapeŝto. Ŝi edziniĝis en 1929, pli poste ŝi kantis nur en koncertoj.
Lia repertuaro (elekto)
[redakti | redakti fonton]- Georges Bizet: Carmen (opero) – Micaëla
- Léo Delibes: Lakmé – titolrolo
- Ferenc Erkel:
- Hunyadi László – Mária Gara
- Bánk bán – Melinda
- Károly Goldmark: Sába királynője — Asztarót
- Fromental Halévy: La judino – princino Eudoxia
- Rezső Máder: A bűvös bábu – princino
- Wolfgang Amadeus Mozart:
- Don Giovanni — Donna Elvira
- Die Zauberflöte — Reĝino de Nokto
- La Forrabo el la Serajlo – Konstanza
- Ede Poldini: Farsangi lakodalom – unua fraŭlino
- Giacomo Puccini:
- Ambroise Thomas: Mignon – Philine
- Giuseppe Verdi:
- Rigoletto – Gilda
- La traviata – Violetta Valéry
- Richard Wagner:
- Tannhäuser (opero) – paŝtista knabo
- Lohengrin – Elza
- La ringo de la Nibelungo – Gerhilde; Woglinde; arbara birdo
- Parsifal – unua florvendistino