Gleb Uspenskij
Gleb Uspenskij | ||
---|---|---|
Persona informo | ||
Naskiĝo | 13-an de oktobro 1843 en Tula | |
Morto | 24-an de marto 1902 (58-jaraĝa) en Sankt-Peterburgo, Rusia Imperio | |
Mortis per | Kora malsufiĉo vd | |
Tombo | Literatorskie mostki (en) Volkovo Cemetery (en) vd | |
Etno | rusoj vd | |
Lingvoj | rusa vd | |
Ŝtataneco | Rusia Imperio vd | |
Subskribo | ||
Familio | ||
Infanoj | Alexander Uspensky (en) , Boris Uspensky (en) vd | |
Parencoj | Nikolai Uspensky (en) (unuaranga kuzo) Elena Borissovna Ouspenskaïa (fr) (filino de filo) vd | |
Profesio | ||
Alia nomo | Б—н • М. • Братья Гипподромовы • Брызгин • Г. • …въ • Г. И. • Г. У. • Г....в • Гл. У. • Г—ский • Гусев • Ив. • И—в • Иванов vd | |
Okupo | verkisto ĵurnalisto novelisto vd | |
vd | Fonto: Vikidatumoj | |
Gleb Ivanoviĉ USPENSKIJ (ruse Глеб Иванович Успенский; la 25a de Oktobro, 1843 – 6a de Aprilo, 1902) estis rusia verkisto kaj elstara figuro de Narodnika movado.
En 1861 li estis elpelita el la Fakultato pri Juro de la Sankt-Peterburga Ŝtata Universitato kaj en 1862 li devis foriri el la Moskva Ŝtata Universitato pro monmanko.
La unuaj rakontoj de Uspenskij estis publikigitaj en 1862, en la gazeto de Lev Tolstoj Jasnaja Poljana ("Miĥaliĉ") kaj en la gazeto Zritel ("La idilio"). En 1863 Uspenskij aliĝis al la personaro de ĵurnalo Moskovskije Vedomosti kiel provleganto kaj ekde tiam li pluigis siajn publikigojn. En la 1870-aj kaj 1880-aj jaroj li plue verkis pri la vivo kaj laborkondiĉoj de la rusaj kamparanoj speciale de la Novgoroda provinco, kie li fakte vivis ekde 1881.