Glenn P. Turner
Aspekto
Glenn P. Turner | |
---|---|
Persona informo | |
Naskonomo | Glenn Patterson Turner |
Naskiĝo | 4-a de majo 1889 |
Morto | 10-a de julio 1975 en Middleton, Viskonsino |
Lingvoj | Esperanto |
Ŝtataneco | Usono |
Alma mater | University of Wisconsin Law School (en) North Division High School (en) |
Okupo | |
Okupo | esperantisto (1907–) advokato politikisto |
Esperanto | |
Aliaj aktivaĵoj | Helpis fondi ELNA |
Esperantistiĝis en | 1907 |
Glenn P. TURNER (naskiĝis la 4-an de majo 1889[1]; mortis la 10-an de julio 1975 en Middleton, Viskonsino) estis usona esperantisto.[2] Li estis advokato kaj radio-anoncisto. Almenaŭ dumtempe li estis posedanto de hotelo en Madison (Viskonsino): Sherlock Hotel.[3]
Turner estis ano de "reorganiza komitato" kiu helpis fondi Esperanto-Ligon por Norda Ameriko en 1952. Li ankaŭ organizis Esperanto-fondaĵon de Madison kaj funkciigis multjaron libroservon tie.
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ Laŭ usona censuso
- ↑ Remembering Some of Our Pioneers, fare de William R. Harmon; en: Esperanto USA 2006/2 Arkivigite je 2008-05-17 per la retarkivo Wayback Machine, paĝoj 5–6.
- ↑ Varbaĵo en Amerika Esperantisto en 1928