Globusa muzeo
Globusa muzeo germane Globenmuseum | |||||
---|---|---|---|---|---|
Palaco Mollard, kie troviĝas la muzeo
| |||||
muzeo | |||||
Lando | Aŭstrio | ||||
Situo | Vieno | ||||
Urbo | Vieno | ||||
Adreso | Herrengasse 9 1010 Vieno Aŭstrio | ||||
Estiĝo | 1956 | ||||
Malfermo | 1956 | ||||
Koordinatoj | 48° 12′ 34″ N, 16° 21′ 25″ O (mapo)48.20930555555616.356944444444Koordinatoj: 48° 12′ 34″ N, 16° 21′ 25″ O (mapo) | ||||
| |||||
Kolektoj | 600 globusoj | ||||
Parto de | Palaco Mollard • Aŭstria Nacia Biblioteko vd | ||||
| |||||
Retpaĝo | [1] | ||||
La Globusa muzeo (germane Globenmuseum) troviĝas en la Palaco Mollard en Innere Stadt de Vieno (Aŭstrio).
Historio
[redakti | redakti fonton]La muzeo malfermiĝis en 1956 kaj ĝis nun estas la sola muzeo de globusoj en la tuta mondo. Ĝia kolekto formiĝis ekde la 19-a jarcento, do plejparto de la eksponaĵoj estis faritaj post 1850. Unue ĝi gastis en Hofburgo, poste iom vagadis diversloke kaj ekde 2005 hejmas en la tiu palaco[1].
Kolekto
[redakti | redakti fonton]La origina kolekto kreskis dum duonjarcento de 63 ĝis 600 globusoj, triono de kiuj videblas en la ekspozicio. Inter la plej elstaraj kaj impresaj estas globuso de Gemma Frisius farita ĉirkaŭ 1536, la 110 cm globusego de Vincenzo Coronelli kaj globusa paro de la fama kartografo Gerard Mercator, kreitaj respektive en 1541 kaj 1551[1].
Ekspozicio
[redakti | redakti fonton]La ekspozicio prezentas kelkdek diverstipajn globusojn. Funkcias interagaj informbudoj. Ĉiuj informoj estas prezentataj en la angla kaj germana[1].
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- Oficiala retejo angle, germane
- Stanislavo Belov (2018-07-07) Esperanto kaj globusoj (esperante). Blogger. Arkivita el la originalo je 2019-02-12. Alirita 2019-02-12 . (raporto pri vizito en 2016)
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ 1,0 1,1 1,2 Stanislavo Belov (2018-07-07) Esperanto kaj globusoj (esperante). Blogger. Arkivita el la originalo je 2019-02-12. Alirita 2019-02-12 .