Golestan
Ne miskomprenu kun Golestano kaj Gulistano!
Golestan · گلستان | |||
---|---|---|---|
urbo de Irano vd | |||
Administrado | |||
Lando | Irano | ||
Provinco | Provinco Teherano | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 239 556 (2016) [+] | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 35° 47′ N, 51° 28′ O (mapo)35.77583333333351.472222222222Koordinatoj: 35° 47′ N, 51° 28′ O (mapo) [+] | ||
Horzono | UTC+03:30 | ||
| |||
Golestan, persalingve گلستان estas urbego kaj ĉefurbo de la samnoma distrikto en la Provinco Teherano, en norda Irano. La loknomo signifas: florĝardeno. Golestan ankaŭ estas persa familia nomo.
Bazaj informoj
[redakti | redakti fonton]- Supermara alteco: 1962 m
- Loĝantaro: 239,556 en 2016
- Horzono: UTC + 3:30; somere UTC + 4:30
- Telefonkodo: (+98) 545
Geografio
[redakti | redakti fonton]Golestan situas sur altebenaĵo je 24 km de Teherano.
Historio
[redakti | redakti fonton]La urba municipo de Golestan estis kreita en 1996.
Ekonomio
[redakti | redakti fonton]Golestan estas dormanta urbo de Teherano apartenanta al ties aglomeraĵo. Pli frue la urbego estis troloĝata, sed la urbestraro sukcesis malpliigi la loĝantojn. La urbaj servoj nun funkcias jam pli bone.
Trafiko
[redakti | redakti fonton]Golestan estis konektita kun la malnova ĉefvojo al Teherano, sed la transira trafiko trairas la urbegon, kiu estas granda problemo de la nuntempo.
Klimato
[redakti | redakti fonton]Golestan situas en duonarida klimato laŭ klimata klasifiko de Köppen. Jare pluvas po 258 mm. Inter julio-septembro apenaŭ pluvas. La averaĝa temperaturo estas 11,9 °C, inter novembro-marto ofte frostas, inter julio-septembro ofte estas pli, ol 30 °C.
Fontoj
[redakti | redakti fonton]- interalie WikiTrans
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- [http:// Oficiala retejo] (perse)