Golfa araba
Golfa araba | |
natura lingvo • moderna lingvo • dialekto | |
---|---|
Duoninsula araba dialekto | |
Skribo | araba alfabeto |
Lingvaj kodoj | |
Lingvaj kodoj | |
ISO 639-3 | afb |
Glottolog | gulf1241 |
Angla nomo | Gulf Arabic |
Franca nomo | arabe du Golfe |
La Golfa araba aŭ ĥalijia (el la klasika araba خليجي ḫalīǧī, golfarabe [xæˈliːd͡ʒiː] aŭ اللهجة الخليجية al-lahǧah al-ḫaliǧiyyah [ælˈlæhd͡ʒæ l.xæˈliːˌd͡ʒijːæ]) estas vario de la araba etendita tra la marbordaj regionoj de la Persa Golfo kaj de kelkaj partoj de la interno de la Araba duoninsulo. Ĝi estas la parola lingvo uzata en Kuvajto, oriento de Sauda Arabio, Barejno, Kataro, Unuiĝintaj Arabaj Emirlandoj, Omano kaj sudoriento de Irano.[1] Lingve ĝi estas konsiderata proksima al la araba de Naĝdo. Ene de la Golfa araba, la araba de Barejno kaj la omana araba montras la plej grandajn diferencojn pri koresponda interkompreneblo, pro kio ofte ili estas referencataj kiel sendependaj varioj.
Ĝi estas parolata de 6.8 milionoj da parolantoj (2016).[2]
Notoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ McCarus, Hamdi A. Qafisheh ; (1977). «Introduction». A short reference grammar of Gulf Arabic (en angla). Tucson, Ariz.: University of Arizona Press. p. xvii. ISBN 0-8165-0570-5.
- ↑ Gulf Arabic en Ethnologue (19a eld., 2016)