Gombe (urbo)
Gombe | |||
---|---|---|---|
![]() | |||
administra teritoria unuo loka registara areo en Niĝerio setlejo ![]() | |||
Administrado | |||
Demografio | |||
Loĝantaro | 198 546 (2012) [+] | ||
Loĝdenso | 3 818 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 10° 17′ N, 11° 10′ O (mapo)10.283311.1667Koordinatoj: 10° 17′ N, 11° 10′ O (mapo) [+] | ||
Areo | 52 km² (5 200 ha) [+] | ||
Horzono | UTC+01:00 [+] | ||
![]() | |||
| |||
Alia projekto | |||
![]() | |||
Gombe estas grandurbo kaj ĉefurbo de la subŝtato Gombe en Niĝerio. Ĝi estas ankaŭ ĉefsidejo de la emirlando Gombe, kiu estas preskaŭ la sama kiel la subŝtato Gombe.
Bazaj informoj
[redakti | redakti fonton]- Koordinatoj: 10° 17′ N 11° 10′ O / 10.283 °N, 11.167 °O (mapo)
- Areo: 52 km²
- Loĝantaro: 198 546 en 2012
- Supermara alteco: 450 m
- Horzono: UTC +1
- Poŝtkodo: 760...
![](http://upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/thumb/4/46/Gombe_Emirate_Central_Mosque.jpg/300px-Gombe_Emirate_Central_Mosque.jpg)
![](http://upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/thumb/0/09/Habu_Mu%27azu_Mosque.jpg/300px-Habu_Mu%27azu_Mosque.jpg)
Geografio
[redakti | redakti fonton]Gombe situas sur malebenaĵo en la nordorienta sekcio de la lando. Kameruno situas en distanco de 200 km.
Historio
[redakti | redakti fonton]La emirlando estis fondita en 1804, kies sidejo estis fondita post 2 jardekoj kaj oni nomis ĝin Gombe Aba ("Malnova Gombe"). En 1880 religiaj militoj okazis kaj la sekva brita koloniado ĉesis la emirlandon. La emiruja ĉefurbo denove aperis en 1919, kiel Doma, kiu baldaŭ iĝis Gombe. En la proksima arbaro Jane Goodall okupiĝis pri ĉimpanzoj.
Klimato
[redakti | redakti fonton]Gombe (urbo) situas en tropika klimato. La averaĝa temperaturo estas ĉ. 24-26 °C. Jare pluvas po 877 mm. Inter novembro-marto neniam pluvas. La pluvo kulminas en julio.
![](http://upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/thumb/e/e5/Emir_of_Gombe_Gribbin_2007.jpg/300px-Emir_of_Gombe_Gribbin_2007.jpg)
Trafiko
[redakti | redakti fonton]Gombe (urbo) havas internacian flughavenon. Ĉefvojoj kuras al Maiduguri, Potiskum, Kano (urbo), Bauchi kaj Yola. Trajnoj kuras al Maiduguri kaj Bauchi.