Gonars
Aspekto
Gonars | |
komunumo de Italio vd | |
---|---|
Ŝtato | Italio |
Regiono | Friulo-Venecio Julia |
Provinco | UD Udine |
Geografia situo | 45° 54′ N, 13° 14′ O (mapo)45.913.233333333333Koordinatoj: 45° 54′ N, 13° 14′ O (mapo) |
Alto super marnivelo | 21 m |
Areo | 19,90 km² |
Loĝantaro | 4530 (2023) |
Loĝdenso | 229 loĝantoj/km² |
Subdividaĵoj | Ontagnano, Fauglis, Bordiga |
Najbaraj komunumoj | Bagnaria Arsa, Bicinicco, Castions di Strada, Palmanova, Porpetto, Santa Maria la Longa kaj Torviscosa |
Patrono | la antikvaj martiroj Cantius, Cantianius kaj Cantianella |
Nomo de loĝantoj | gonaresi |
Poŝtkodo | 33050 |
Imposta kodo | E083 |
Kodo laŭ ISTAT | 030044 |
Telefona prefikso | 0432 |
Estro | |
Retpaĝo | Oficiala retejo |
Gonars - jen itale, friule Gonârs - estas komunumo en la orienta parto de norda Italio, proksime je la limo al Slovenio. Ĝi situas en la regiono Friulo-Venecio Julia kaj, ene de ĝi, en la tradicia provinco Udine, kiu ekde aprilo 2018 ne plu estas oficiala administra unuo - nun la loko formale apartenas al administra unuo nomata 'malcentra regiona unuo Udine'. Fine de 2023 en la komunumo vivis 4 530 loĝantoj. Kristanaj patronoj estas la antikvaj martiroj Cantius, Cantianius kaj Cantianella, kies komuna memortago sekve estas la komunuma festotago. Najbaras la komunumoj Bagnaria Arsa, Bicinicco, Castions di Strada, Palmanova, Porpetto, Santa Maria la Longa kaj Torviscosa.