Gondija
Gondija | |||
---|---|---|---|
urbo setlejo vd | |||
Administrado | |||
Poŝtkodo | 441601 | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 132 821 (2011) [+] | ||
Loĝdenso | 4 427 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 21° 27′ N, 80° 12′ O (mapo)21.4580.2Koordinatoj: 21° 27′ N, 80° 12′ O (mapo) [+] | ||
Alto | 300 m [+] | ||
Areo | 30 km² (3 000 ha) [+] | ||
Horzono | UTC+05:30 [+] | ||
| |||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Gondia [+] | |||
Gondija, marate गोंदिया estas urbego, ankaŭ municipo en meza parto de federacia ŝtato Barato, en subŝtato Maharaŝtro, en la samnoma distrikto, kie ĝi estas la sidejo. La loknomo signifas la lokan popoleton.
Geografio
[redakti | redakti fonton]Gondija troviĝas en alto 300 metrojn super la marnivelo. Seoni troviĝas 109, Nagpur 121, Rajpuro 152, Ĉandrapur 191, Ramagundam 310, subŝtata ĉefurbo Mumbajo 818, Kolkato 851, tutlanda ĉefurbo Delhio 852 kilometrojn (aere) [1].
Demografio
[redakti | redakti fonton]Laŭ la censo en 2011 Gondija havis populacion de 132 821. La legopovo estas 93%.
Historio
[redakti | redakti fonton]Dum brita rego en Hindio la granda malsatkatastrofo de 1876-1878 disponigis ŝancon por la konstruado de fervoja interligo en tiu regiono. Gondija stacidomo estis kreita laŭ tiu interligo en 1888. La fervojo alportis komercon, kiu faris prosperon. La magistrato estis establita en 1920.
Ekonomio
[redakti | redakti fonton]Gondija havas grandan nombron da rizmuelejoj.
Lingvoj
[redakti | redakti fonton]La oficiala lingvo estas la marata lingvo.
Religioj
[redakti | redakti fonton]En Gondija vivas majoritate hinduoj 76%, krome minoritate budhanoj 14%, islamanoj 7,5%, sikoj, ĝainistoj kaj kristanoj malpli ol po 1%.
Klimato
[redakti | redakti fonton]En Gondija jare pluvas po 1271 mm. En ĉiuj monatoj pluvas, tamen inter junio-septembro pli ofte pluvas (pro la musono). La meza ĉiujara temperaturo varias inter 20-34 °C.
Trafiko
[redakti | redakti fonton]Al Gondija kuras po 4 vojoj kaj fervojaj linioj. La flughaveno situas 12 kilometrojn de la urbocentro kaj estis konstruita en 1942. Proksime ne ekzistas alia flughaveno.
Vidindaĵoj
[redakti | redakti fonton]- pluraj preĝejoj
Fontoj
[redakti | redakti fonton]- WikiTrans