Saltu al enhavo

Google Maps

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Google Maps
Programlingvo C++, Ĝavoskripto, XML, AJAX = Nesinkrona Ĝavoskripto kaj XML (angle asynchronous JavaScript and XML)
Retejo google.com/maps
vdr

Google Maps - en Esperanto ofte nomata Guglo-mapoj[1] kun aŭ sen ligostreketo - estas senpaga mapa interretservilo konstruita de la multnacia firmao Google bazita en Usono. La servo ebligas kaj subtenas multajn diversajn interretajn mapservojn, ekzemple WikiMapia, tra la Google Maps API. Programlingvoj subtenantaj la servon estas C++, Ĝavoskripto, XML, AJAX = Nesinkrona Ĝavoskripto kaj XML (angle asynchronous JavaScript and XML).

Centra sidejo de la programista teamo de Guglo-mapoj estas Mountain View en Kalifornio, Usono.

Referencoj

[redakti | redakti fonton]
  1. Laŭ la Akademio de Esperanto, en Rekomendo de la Akademio pri la uzo de propraj nomoj: "La Akademio rekomendas: ... Indas plu flegi kaj subteni la kutimon plene esperantigi ofte uzatajn proprajn nomojn, precipe kiam temas pri: a) Ofte bezonataj kaj menciataj aferoj (ekzemple la komputil-rilataj nomoj Vindozo, Linukso, Guglo)."

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]