Gorĝo (geografio)
Aspekto
![Temas pri...](http://upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/thumb/7/72/Disambig.svg/20px-Disambig.svg.png)
![](http://upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/thumb/7/78/Margarethenschlucht.jpg/220px-Margarethenschlucht.jpg)
Gorĝo estas en la geomorfologio malvastaj valoj, kies randoj konsistas el akraj deklivoj kaj vandoj.
Gorĝo estas la genra nocio de kelkaj geomorfologiaj esprimoj (klarigoj el NPIV):
- interkrutejo: tre mallarĝa irejo inter du krutaĵoj de monto;
- kanjono: vasta kaj profunda valo, kies bordoj estas krutegaj, ekz. valo de Kolorado;
- ravino: profunda kruta valeto en montaro;
- kluso: parto de la valo, ĝenerale mallarĝa, perpendikle traa al malmolaj klinaj tavoloj de monto;
- kombeo: erozia malaltaĵo meze-laŭlonge de antiklinalo, simila al kanjono.