Goran Bregović
Goran Bregović | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 22-an de marto 1950 (74-jaraĝa) en Sarajevo |
Lingvoj | franca • serba |
Loĝloko | Sarajevo • Parizo |
Ŝtataneco | Francio Bosnio kaj Hercegovino Socialisma federacia respubliko Jugoslavio |
Familio | |
Edz(in)o | Dženana Sudžuka (en) |
Infanoj | 4 |
Okupo | |
Okupo | komponisto filmaktoro filmkomponisto diskografa artisto |
TTT | |
Retejo | http://www.goranbregovic.rs |
Goran Bregović (naskiĝis la 22-an de marto 1950 en Sarajevo, tiama Jugoslavio, nuna Bosnio-Hercegovino) estas bosnia muzikisto kaj komponisto, sed nomas sin mem "jugoslava", ĉar li estas la filo de patro kroata kaj patrino serba.
Bregović komencis sian muzikistan karieron 16-jara kiel basisto de amatora bando Beštije en Sarajevo. En 1974 li kunfondis la plej sukcesan rokbandon de Jugoslavio, Bijelo Dugme (blanka butono). Ĝis sia malfondo en 1988 ĝi estis tre populara ne nur en Jugoslavio, sed en tuta orienta Eŭropo.
Pro la milito en eksa Jugoslavio Bregović elmigris okcidenten kaj koncertis en pluraj landoj, ĉiam inspirate de la nocio, ke per muziko eblas krei amikecon.
Internacie li iĝis konata ĉefe kiel komponisto de filmmuziko, i.a. por filmoj de Mića Milošević kaj Emir Kusturica.
Filmografio
[redakti | redakti fonton]- 1988 - Time of the Gypsies - Reĝisoris: Emir Kusturica
- 1989 - Kuduz - Reĝisoris: Ademir Kenović
- 1990 - Gluvi barut - Reĝisoris: Bahrudin Čengić
- 1991 - Das Serbische Mädchen - Reĝisoris: Peter Sehr (kun Mirjana Joković und Ben Becker)
- 1991 - Mala - Reĝisoris: Predrag Antonijević (kun Mirjana Joković)
- 1991 - Caruga - Reĝisoris: Rajko Grlić
- 1993 - Arizona Dream - Reĝisoris: Emir Kusturica (kun Johnny Depp, Faye Dunaway, Lili Taylor kaj Jerry Lewis)
- 1993 - Toxic Affair - Reĝisoris: Philoméne Esposito (kun Isabelle Adjani)
- 1993 - La Nuit sacrée - Reĝisoris: Nicolas Klotz
- 1993 - La Nombril du monde - Reĝisoris: Ariel Zeitoun
- 1994 - Die Bartholomäusnacht - Reĝisoris: Patrice Chéreau (kun Isabelle Adjani, Daniel Auteuil kaj Virna Lisi)
- 1995 - Underground - Reĝisoris: Emir Kusturica (kun Miki Manojlović, Lazar Ristovski, Mirjana Joković kaj Ernst Stötzner)
- 1997 - The Cook in Love - Reĝisoris: Nana Dschordschadse (kun Pierre Richard)
- 1997 - Der Schlangenkuss - Reĝisoris: Philippe Rousselot (kun Ewan McGregor, Greta Scacchi kaj Pete Postlethwaite)
- 1997 - XXL - Reĝisoris: Ariel Zeitoun (kun Gérard Depardieu, Elsa Zylberstein kaj Gina Lollobrigida)
- 1998 - Zug des Lebens - Reĝisoris: Radu Mihaileanu
- 1999 - The Lost Son - Reĝisoris: Chris Menges (kun Daniel Auteuil kaj Nastassja Kinski)
- 1999 - Tuvalu - Reĝisoris: Veit Helmer
- 2000 - 27 Missing Kisses - Reĝisoris: Nana Dschordschadse (kun Nutsa Kukhianidze kaj Pierre Richard)
- 2000 - Je li jasno prijatelju? - Reĝisoris: Dejan Ačimović
- 2002 - Music for Weddings and Funerals - Reĝisoris: Unni Straume \